• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-28 08:24:36    
Ruĝflagisto

CRI
Septembre de 2004, en ĉiu vespero de la 1-a kanalo de la centra televidostacio de Ĉinio elsendis filmoserion (en 28-pecoj), titolitan "Ruĝa Flago", en kiu la ĉefheroo Zhu Laozhong donis ege profundan impreson per fortaj klasaj amo kaj malamo, per kuraĝo kaj prudento kaj firma kaj elasta batalspirito. Preskaǔ ĉiuj ĉinoj scias, ke la filma serio adaptiĝis el samtitola romano, verkita de Liang Bin, kiu ja gajnis gravajn sukcesojn en la romana verkado post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko.
Liang Bin naskiĝis en la gubernio Lixian de la provinco Hebei, 1914. En 1932, kiam studenta tajdo leviĝis en la 2-a normala kolegio de la urbo Baoding (en la sama provinco), li partoprenis en lernej-garda movado. De 1937 ĝis la komenco de la 40-aj jaroj de la pasinta jarcento, li faris laborojn de kultura propagando en la meza regiono de la sama provinco. En 1942 li iris en vilaĝojn por konduki lokajn laborojn. En 1949 li laboris kiel estro de propaganda sekcio de subprovinca komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Poste li sin turnis al kultura federacio de la provinco Hebei por entrepreni profesian verkadon. En 1957 eldoniĝis lia romano "Ruĝa Flago", en 1962 "Semado de Fajro" kaj en 1965 "Kontraǔdiabla Batalo", kiuj formis trilogion. En 1978 aperis la 4-a romano titolita "Liberiĝo" kaj spegulanta agraran reformadon.
"Ruĝa Flago" estas unu el la plej eminentaj romanoj post la fondiĝo de la nova Ĉinio. La procezo de ĝia preparado estis tre longa. Tiel frue, kiel en 1935, Liang Bin verkis la 1-an novelon kun ĉeftemo pri kamparana revolucio, "Nokta Interfluo". Li komencis modli la heroan figuron Zhu Laozhong en novelo verkita en 1942 kaj titolita "Patro de Tri Bolŝevistoj". En la sama jaro li verkis dramon laǔ la enhavo de tiu novelo, farante aldonon, ekzemple li surpaperigis negativan figuron – bienulon Feng Lanchi. Poste li trovis, ke nek novelo nek teatraĵo povas ampleksi grandiozan panoramon de la kamparana revolucio okazinta en la vasta ebenaĵo de la meza regiono de la provinco Hebei, tial en 1953 li faris preparon de skizo, sekve vizitadon kaj esploradon en lokoj, en kiuj tiama revolucio okazis, ankaǔ babilojn kun veteranaj batalantoj. Ricevinte abundon da materialoj, li komencis la verkadon, kiun rememorante, li mem diris, "La herooj kaj rakontoj plejparte aperis jam en miaj noveloj kaj dramoj, plurfoje. Ilia formiĝo estis tre longa. Sen tia bazo konsistanta el tiuj figuroj kaj intrigoj, mi neniel povus akuŝi tiun ĉi romanon." Ĝuste la 20-jaraj akumulado en la vivo kaj preparado en la arto tiom sukcesigis la verkadon de la romano "Ruĝa Flago".