• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-28 10:02:00    
Yang Liping kaj ŝia danco (foto)

cri

Dancistoj, ĵus enirintaj en la ensemblon, devas akcepti rigoran baletan fizikan trejnon kaj senescepte ankaŭ Yang Liping. Tamen tiu enuiga trejno pli kaj pli rigidigis liberajn membrojn de Yang Liping, inspiro pri dancarto estis pli kaj pli malproksima de ŝi. La pava princino kun danca genio, ŝajne ne scipovis danci. Finfine Yang Liping faris surprizan decidon, ŝi ne plu partoprenis en la baleta fizika trejno de la ensemblo. La decido sendube signifas defion al tiama danca rondo.

Kiam aliaj dancistoj plenumis fizikan trejnon, Yang Liping ofte venis al ĝardeno kaj observis pavon. Ŝi atente analizis ilian movon. Laŭ ŝi, pavo estas bona esprima temo de danco. Post longdaŭra kaj atenta observo al pavo, en la jaro 1986, Yang Liping memaranĝis kaj prezentis dancon . Ŝi per gracia formo kaj delikataj kaj longaj fingroj, pitoreske manifestas gracian formon kaj inĝenian atmosferon de pavo. La danco distingiĝis per ŝia eminenta talento, en la 2-a tutlanda danca konkurso kaj Yang Liping gajnis du premiojn de kreo kaj prezento. Poste ŝi ofte prezentis sian dancarton en televida ekrano kaj fariĝis brila danc-stelo.

Post la danco , Yang Liping sinsekve kreis dancojn , ,< Arboj> kaj aliajn kaj samtempe estis laŭdata. En la jaro 1992, ŝi okazigis dancajn vesperojn respektive en landoj Filipino, Singapuro, Rusio, Usono, Kanado, Jananio kaj aliaj landoj. En la jaro 1997, japana osaka internacia interflua centro aljuĝis ŝin pro ŝia plej supera arta atingo kaj filipina ŝtata danc-asocio dotis ŝin per membreco dum la tuta vivo.

Pri dancstilo de Yang Liping, supereco kuŝas en tio, ke ŝia danco originis el naturo kaj reala vivo. En konscio de Yang Liping, naturo estas la plej bela kaj plej reala, ŝi klopodas por manifesti plej belan sonĝon de la homaro, per sia simpla fizika lingvo. Ŝia danco lasis impreson de libereco, etereco kaj lirikeco kun forta memkonscio, spektantoj facile eniras en pitoreskejan medion kaj nature estas korvibrigitaj per ŝia prezentata ĉarmo. Spektantoj titolis Yang Liping "danca poeto" kaj "feino" kaj ŝi estis eĉ nomita "danca diino" de spektantoj nordorientaziaj, eŭropaj kaj usonaj.

Yang Liping opinias, ke detala prezento dum danco estas ege grava. Ŝi diris:

"Pri formo de pavo, ungo estas bezonata por esprimi detalon kaj per tio, mi povas longigi tian senton. Iam oni opinias, ke ekzistas distanco inter scenejo kaj spektantoj kaj atento de detalo estas nenecesa. Tamen mi pensis, ke danco estas subtila eĉ en ungo."

Dum 20-jara arta afero, Yang Liping senĉese elmetis pli altan postulon al si mem. En la jaro 1004, grandskala natura kant-danca teatraĵo kun Yang Liping kiel reĝisoro kaj arta inspektanto estis prezentata en la tuta lando. Tiu bai-nacieca filino, kiu naskiĝis kaj kreskis en la provinco Yunnan, eksponis abundan kanton kaj dancon de naciminoritatoj de la provinco Yunnan en scenejo. Spektantoj forte sentas riĉan enhavon de tieaj folkloro, historio kaj filozofio.

En majo de la kuranta jaro, la teatraĵo estos refoje prezentata en Pekino kaj tiam Yang Liping fariĝos atentata fokuso.