• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-28 15:58:09    
Monda Tago de Humida Tero (foto)

cri

La 2-a de februaro ĉiujare estas la Monda Tago de Humida Tero, tio estis difinita de la Internacia Humidatera Organizo en marto de 1996 kaj komenciĝis en la jaro 1997. En tiu tago, diversaj landoj de la mondo okazigas aktivadojn en diversaj formoj por propagandi protekton de naturaj riĉfontoj kaj ekologia medio.

La 2-an de februaro de 1971 en Irano, post 8 jaroj, subskribiĝis la "Internacia Konvencio de Gravaj Humidaj Teroj", kiu celas protekti kaj racie utiligi humidan teron de la mondo. Por momorigi tiun aferon kaj altigi scion de la publiko pri la humida tero, la 19-a kunveno de la konstanta komitato de la "Konvencio pri Humida Tero" decidis en 1996, ke ekde la jaro 1997, la 2-a de februaro ĉiujare estu la "Monda Tago de Humida Tero".

La "Konvencio pri Humida Tero" difinas, ke la humidtera sistemo konsistas el naturaj aŭ artaj, permanentaj aŭ portempaj marĉoj, humidaj ebenaĵoj aŭ akvaj zonoj, kun statika aŭ flua sensala akvo, duonsensala akvo aŭ salakvo, inkluzive de akvujoj profundaj malpli ol 6 metrojn post fluso. Humida tero estas grava konsistiga parto de naturaj riĉfontoj kaj ekologia medio kaj havas gravan signifon por akceli kontinuigeblan disvolvon kaj protekti la ekzistan medion de la homaro.

La humida tero estas ekologia sistemo plej valora en la tuta mondo, laŭ esploraj akiraĵoj de la Media Programo de UN en 2002, unu hektaro da humidtera ekologia sistemo ĉiujare kreis valoron de 14 miloj da usonaj dolaroj, kiu estas sepoblo de tiu de tropika arbaro kaj 160-obloj de tiu de agra sistemo.

Humida tero, arbaro kaj maro estas tri grandaj ekologiaj sistemoj de la Tero, ili protektas la ekologian sekurecon kaj biontan diversecon. La homoj nomis humidan teron kiel "renon de la Tero", naturan akvokonservejon kaj naturan kreskaĵo-konservejon. Kiel riĉfonto, humida tero ludas gravan rolon en protekto de la medio. Humida tero povas reguligi inundon kaj trosekecon kaŭzitajn de malegala pluvokvanto, konservi troajn pluvon kaj akvon kaj poste elkonduki ĝin paŝo post paŝo. Humida tero povas haltigi invadon de marakvo, garantii akvoliveron de ekologiaj socioj kaj loĝantoj kaj preventi alkaliĝon de la tero. Humida tero ankaŭ estas vivtena bazo de multaj valoraj sovaĝaj animaloj kaj plantoj, tial ĝi havas apartan signifon al protekto de ekologia ekvilibro kaj bionta diverseco.

La areo de humida tero en la mondo estas 573 milionoj da hektaroj. Laŭ la unua enketo pri humidteraj riĉfontoj de Ĉinio, nuntempe Ĉinio havas humidan teron je 38 milionoj kaj 480 miloj da hektaroj, okupante la unua lokon en Azio kaj la kvaran en la mondo.