• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-28 16:17:14    
Ĉarto de UN (foto)

cri
Ĉarto de UN estas rigardata kiel fundamenta leĝo de UN. Ĝi ne nur difinas la celojn, principojn kaj instaladon de organizaj instancoj, sed ankaŭ difinas la respondecon, rajtojn kaj devojn de la membrolandoj, kaj fundamentajn principojn kaj metodojn en traktado de internaciaj rilatoj, protektado de paco kaj sekureco de la mondo. Sekvado de la Ĉarto de UN kaj protektado de aŭtoritateco de UN estas neevitebla respondeco de ĉiuj membrolandoj de UN. La 26-an de junio de 1945, en San-Francisko de Usono, la reprezentantoj el 50 landoj subskribis la Ĉarton de UN. En la 24-a de oktobro de la sama jaro, la Ĉarto de UN validiĝis, kaj UN oficiale fondiĝis. En oktobro de 1947, la Ĝenerala Asembleo de UN difinis la 24-an de oktobro kiel Tagon de UN.

Ellaborado de la Ĉarto de UN kaj naskiĝo de UN estas granda afero en la historio pri modernaj internaciaj rilatoj, kaj ĝi ankaŭ estas granda atingo en prejektado de paca sistemo. Ĝi spegulas volon de popolanoj de diversaj landoj al paco. De preparado al establo de UN ĝis subskribo de la Ĉarto de UN daŭris 4 jaroj. En junio de 1941, en Londono, la reprezentantoj de Britio, Usono, Francio kaj aliaj landoj publikigis Deklaron de Aliancantaj Landoj, kiu prezentis la principojn por protekti pacon, malhelpi invadadon kaj sukcesigi internacian kunlaboradon. En aŭgusto de 1941, Usono kaj Britio publikigis Atlantikan Ĉarton, kaj antaŭenpuĝis formadon de la internacia unueca fronto kontraŭ faŝismo. La 1-an de januaro de 1942, en Vaŝingtono, reprezentantoj de 26 landoj, inkluzive de Ĉinio, Usono, Britio, Sovet-unio kaj aliaj landoj, subskribis la Deklaron de Landoj de UN, esprimante subtenon al la Ĉarto de UN, kaj unuafoje uzis la vorton "UN". La 30-an de oktobro de 1943, en Moskvo, Ĉinio, Usono, Britio kaj Sovet-unio publikigis Deklaron pri Ĝenerala Sekureco, deklarante, ke necesas establi ĝeneralan internacian organzion por protekti internacian pacon kaj sekurecon. De aŭgusto ĝis oktobro de 1944, en Vaŝingtono, sinsekve okazis konferenco inter reprezentantoj de Sovet-unio, Britio kaj Usono, kaj konferenco inter reprezentantoj de Ĉinio, Britio kaj Usono. Ili prezentis projekton pri organizado de UN, kaj skizis fundamentan figuron de la Ĉarto de UN. La 25-an de aprilo de 1945, en San-Francisko, reprezentantoj de 50 landoj okazigis konferencon de internaciaj organizoj de UN. En la 25-a de junio, ili unuanime aprobis la Ĉarton de UN, kaj okazigis subskriban ceremonion en la sekva tago.