• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-28 17:15:58    
Ŝtatafera vizito de Hu Jintao al Filipinoj akiris plenan sukceson

cri

La 28-an de aprilo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao finis sian 2-tagan ŝtataferan viziton en Filipinoj, forlasis Manilon kaj revenis patrolanden per speciala aviadilo. Filipinoj estis la lasta stacio de ĉi-foja vojaĝo al la 3 sudorientaziaj landoj. Prezidanto Hu Jintao faris mallongan viziton en Filipinoj, tamen la vizito akiris abundajn fruktojn kaj plenan sukceson.

Unue, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj filipina prezidento Gloria Macapagal Arroyo unuanime konsentis establi la strategiajn kunlaborajn rilatojn inter Ĉinio kaj Filipinoj, celante pacon kaj evoluon. En la 27-a de aprilo, Hu Jintao kaj Gloria Macapagal Arroyo faris interparolon. La du flankoj unuanime esprimis, ke ĉi-jare estas la 30-jariĝo de la establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj kaj nuntempe la rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj jam eniris oran periodon de plena disvolviĝo. Por pluapaŝe firmigi kaj disvolvi la jam ekzistantajn amikajn kaj kunlaborajn rilatojn inter la du landoj, Ĉinio kaj Filipinoj konsentis establi la strategiajn kunlaborajn rilatojn inter Ĉinio kaj Filipinoj, celante pacon kaj evoluon. Ambaŭ flankoj unuanime opinias, ke plifortigo de la dulandaj amikaj kunlaboroj ne nur konformas al la bazaj interesoj de la du landoj, sed ankaŭ utilas al la akcelo de paco, stabileco kaj prospero de la regiono.

Dum la interparolo Hu Jintao elmetis 7 konkretajn proponojn por antaŭenpuŝi la strategiajn kunlaborajn rilatojn inter Ĉinio kaj Filipinoj.

Due, ĉi-foja vizito de Hu Jintao akiris novan progreson por antaŭenpuŝi la duflankajn ekonomian kaj komercan kunlaborojn inter Ĉinio kaj Filipinoj. La dulandaj ekonomioj havas fortan kompletigecon kaj grandegan latentan forton de kunlaborado. La dulandaj gvidantoj unuanime opinias, ke la du flankoj devas plifortigi kunlaborojn en agrikulturo, fiŝkaptado, konstruado de bazaj instalaĵoj, ekspluatado de mineralaj riĉfontoj, turismo kaj aliaj kampoj por realigi la celon, ke en 2010 la totala sumo de la duflanka komercado atingu 30 miliardojn da usonaj dolaroj. La dulandaj ŝtatestroj ankaŭ ĉeestis al subskriba ceremonio de 14 kunlaboraj dokumentoj inter la dulandaj registaroj.

Trie, ĉi-foja vizito naskos profundan influon por la rilatoj inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorientaziaj Landoj. Filipinoj estas unu el la gravaj influhavaj membrolandoj de la asocio. La dulandaj gvidantoj ĉi-foje unuanime esprimis daŭre subteni la konstruadon kaj integrigan procezon de la Asocio de Sudorientaziaj Landoj kaj antaŭenpuŝi la konstruadon de la libera komerca regiono inter Ĉinio kaj la asocio.

Kvare, ĉi-foja vizito de Hu Jintao ankaŭ havas gravan signifon por la ĉina granda reunuiga afero. Dum sia vizito en Filipinoj, Hu Jintao en pluraj lokoj eksplikis la ĉiaman porpledon de la ĉina registaro por pace solvi la taiwan-an problemon kaj reasertis la firman volon de la ĉina popolo por defendi la ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon. Prezidento Gloria Macapagal Arroyo kaj gvidantoj de la filipina Kongreso esprimis, ke la filipina registaro firme praktikos la politikon pri unu Ĉinio kaj respektos la starpunkton de la ĉina registaro pri la taiwan-a problemo.