• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-29 08:16:34    
Pri "Ruĝa Flago" de Liang Bin

CRI
"Ruĝa Flago" meritas esti epopeeca verko pri la revolucia movado de kamparanoj, gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio. En ĝi la aǔtoro faris historian artan resumadon al klasa batalo kaj revolucia movado en la nordaj vilaĝoj kaj urboj de Ĉinio antaǔ kaj post la Granda Revolucio, detale kaj vivece priskribante, en vasta historia fono, akrajn kontraǔdirojn kaj bataladon de 3 generacioj da servutuloj el 2 familioj kontraǔ 2 generacioj de bienula familio en Suojingzhen de la meza ebenaĵo de la provinco Hebei. Laǔ fadeno de historia evoluado, preludiĝis "Granda Tumulto de Zhu Laogong en Salikaro" (Zhu Laogong – la patro de la menciita ĉefheroo Zhu Laozhong), vidigante zigzagan procezon de persista batalado de la kamparana klaso, reprezentata de la 2 familioj Zhu kaj Yan, kontraǔ la bienula klaso, reprezentata de Feng Lanchi kaj liaj filoj, kaj jam profunde spegulante historian turniĝon de la kamparana revolucio en Ĉinio el spontana rezisto en organizatan batalon. "Granda Tumulto de Zhu Laogong en Salikaro" sin montras kiel miniaturon de la rezista batalo de ĉinaj kamparanoj el la maljuna generacio kaj tian sekvon de spontana rezisto, ke sen gvido de la avangarda penso ia ajn batalo neeviteble iras al malsukceso. Lia filo Zhu Laozhong kaj Zhihe el la alia familio Yan heredis kaj eĉ elvolvis la batalan spiriton de la maljuna generacio, tamen ili ne trovis ĝustan batalvojon nek povis ŝanĝi la tragikan sorton pro tio, ke nova epoko ne venis ankoraǔ por anstataǔi la malnovan. Jen rigora realaĵo, ke ili, kune kun 28 familioj, fiaskis en tri akuzadoj kontraǔ Feng Lanchi kaj eĉ preskaǔ perdis la vivon. Yan Yuntao kaj Yan Jiangtao, filoj de Yan Zhihe, estas novepokaj kamparanoj. Troviĝante en la nova epoko de la ĉina revolucio gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio, ili ne nur heredas la batalan spiriton de la antaǔaj generacioj, sed ankaǔ akceptis marksisma-leninisman direktadon kaj inokulis la revolucian penson en la animon de la patra generacio, kio deradike ŝanĝis la revolucian fizionomion de kamparanoj, ke ili povu suriri tute novan revolucian vojon, kaj aperigis freŝan situacion de la kamparana revolucio.
Estas aparte menciinde, ke la aǔtoro priskribis per varmaj vortoj Jia Xiangnong, figuron de partia gvidanto. Li estis filo de laboristo. La vivo de rigora kaj arda klasbatalo hardis lin volfirma, aplomba kaj saĝa. Absolute fidela al la afero de la partio, li absorbiĝis longaperiode en penigaj revoluciaj laboroj, spitante personan danĝeron kaj median krudecon en la kamparo. Fine li gvidis kamparanojn sur la ĝustan revolucian vojon.
La romano portas multafacan sukceson artisme. Unue, ĝi fidele vidigas la vivon, batalon, moron kaj kutimon en la kamparo de norda Ĉinio, sukante je densa nacia trajto. Due, ĝi heredas tradicion de antikvaj romanoj de Ĉinio en aranĝado de strukturo, bildigado de vivo kaj skulptado de homaj figuroj. Trie, ĝia lingvaĵo estas tute popolamasa, flua kaj spica, forta je indiĝeneco. Kaj kvare... mi esperu, ke estontece iu ĝin esperantigu!