• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-29 11:16:14    
Krutaĵ-pentraĵoj de Wa-nacieco (2)

cri
Multaj en- kaj ekster-landaj erudiciuloj, esplorantaj primitivan belarton, prenas la krutaĵ-pentraĵojn de Cangyuan kiel gravan celon de sia esplorado, ĉar ili estas la plej antikvaj krutaĵ-pentraĵoj en Ĉinio, kaj havas apartan artvaloron. Sinjoro Zhang Wuming, studento de postdiplomiĝa studo de la Belarta Instituto sub la Universitato Qinghua, prezentis al ni, ke la krutaĵ-pentraĵoj kun riĉa enhavo, konciza komponado, kuraĝa kaj senĝena stilo, plastikaj kaj diversformaj homfiguroj kaj bestoj montras produktadan kaj vivadan scenon de la primitiva tribo. Li diris, "La krutaĵ-pentraĵoj de Cangyuan havas sian evidentan karakterizon diferencan de aliaj krutaĵ-pentraĵoj. Unue, personoj de la krutaĵ-pentraĵoj estas tute triangulformaj sen organoj kaj korpo; due, ĉiu persono havas frontan figuron, dum la bestoj havas la dorsan. Prapatroj de la Wa-naciecanoj pripentris la plej evidentan karakterizon de la objektoj en la plej simpla formo per sia penetrema vido. Tiuj krutaĵ-pentraĵoj okupas gravan lokon en la ĉina belarta historio, kaj ili estas raraj materialoj por esplori popolan belarton de la naciminoritatoj en la sudokcidenta regiono." Pro alta historia valoro kaj kultura enhavo de tiuj pentraĵoj la ĉina registaro multe atentas protekton al ili. En 2001 la krutaĵ-pentraĵoj de Cangyuan estis konfirmitaj kiel gravaj antikvaj objektoj de la ŝtato, oni konstruis barilon antaŭ la pentraĵoj kaj pluvimunan budon por ke la pentraĵoj estu bone konservataj. La pentraĵoj estas eternaj riĉaĵoj, kiujn postrestigis la prapatroj de Wa-naciecanoj al siaj posteuloj. Nuntempe en la kultura vivo de Wa-naciecanoj, la verkada inspiro de iuj belartaj kaj dancaj verkoj originis ofte de la krutaĵ-pentraĵoj.

Danco de ligna tamburo estas tradicia danco, ofte prezentata dum festo kaj kultado, ĝi remontras scenon de la krutaĵ-pentraĵoj. Laŭ legendo la ligna tamburo estas naskiĝa simbolo de la prapatroj de Wa-naciecanoj. Ili ekdancis tiun dancon en la frua periodo de la patriarka socio, kaj la krutaĵ-pentraĵoj naskiĝis ĝuste en tiu periodo. En la krutaĵ-pentraĵoj estas tia sceno, ke homoj de la tuta tribo faras kultadon dancante ĉirkaŭ la ligna tamburo.

Post arta prilaborado nun la danco estas pli vivplena kaj vigla. Iuj movoj originis de la krutaĵ-pentraĵoj. Dancante la dancon de ligna tamburo en akompano de tamburo Wa-naciecanoj krias ekscite, tia okazo ofte imagigas al homoj ĉasadan scenon de iliaj prapatroj antaŭ 3 000 jaroj. Precipe post kiam la prezentantoj ŝmiris siajn vizaĝon kaj korpon per ruĝa ŝminko, la tuta prezentado estas kvazaŭ reviviĝo de la bildoj sur la krutaĵoj.

Lastajn jarojn kun disvolvo de turismo en la provinco Yunnan, la krutaĵ-pentraĵoj de Cangyuan jam fariĝis varmaj vidindaĵoj de la vojaĝantoj. Iuj memoraĵoj kun bildoj de la krutaĵ-pentraĵoj estas vendataj. Tiuj bildoj eniras en familiojn de diverslandaj vojaĝantoj de la mondo, kaj ankaŭ alportas kulturon de Wa-nacieco al diversaj lokoj de la mondo.