• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-29 17:14:09    
Kial la bush-a registaro alte atentas problemon de energio

cri

La 27-an de aprilo, usona prezidento Bush refoje elmetis serion da proponoj por plibonigi usonan provizon de energio. Publika opinio montris, ke en unu semajno, Bush dufoje faris parolon pri problemo de energio, tio manifestas, ke li maltrankvilas pro negativa influo de altiĝo de petrolo-prezo al la usonaj ekonomio kaj registaro.

Tiutage, farante parolon al estroj de usonaj malgrandaj entreprenoj, Bush elmetis serion da proponoj por plibonigi usonan provizon de energio, inkluzive de konstruado de novaj nukle-elektraj stacioj kaj fondo de fakriko por rafini petrolon; uzo de energio-ŝpara aŭto; usona kongreso liveras riskan garantion al tiuj enpretrenoj, kiuj konstruas nukleo-elektran fabrikon. Bush ankaŭ urĝis usonan kongreson kiel eble plej frue pasigi novan leĝon pri energio.

Nun prezo de nafto en usona interna merkato superas anticipon de multaj usonanoj. Laŭ raporto publikigita de usona Departemento pri Energio en la 25-a de la kuranta monato, nun en Usono, tutlanda mezkvanta prezo de ordinara petrolo kreskis je preskaŭ 25% kompare kun tiu de la sama periodo de la pasinta jaro; tiu de mazuto pliiĝis trione. Samtempe laŭ prognozo de la departemento, en somero de la kuranta jaro, kiam ardos memserva aŭta turismo, mezkvanta petrola prezo daŭre pliiĝos.

Analizantoj montris, ke alta atento de Bush pri problemo de energio kuŝas en jenaj kialoj.

Unue, usona registaro konsekvence alte atentas esploron pri ŝtata politiko rilate al energio, senescepte ankaŭ la bush-a registaro. Usono ne nur estas plej granda konsuma lando de energio, sed ankaŭ estas plej granda lando kun importo de energio. La usona registaro jam konscias, ke dependo de petrola importo ne utilas al usonaj ekonomia evoluado kaj politika stabileco. Bush emfazis, ke Usono frontas al plej severa minaco de manko de energio depost malpermeso de transporto de petrolo en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento.

Due, se la bush-a registaro ne superregos altiĝon de benzino-prezo, tio ne nur portos pezan ŝarĝon al konsumantoj, sed ankaŭ donos negativan politikan influon al la bush-a registaro.

Trie, politiko de la bush-a registaro rilatas al interesoj de usona rondo de energio. Post preskaŭ 4-jara diskuto, en la 21-a de aprilo, usona ĉambro de reprezentantoj finfine pasigis novan leĝon pri energio, elmetitan de la bush-a registaro. Post tio, Bush urĝis usonan senaton kiel eble plej frue pasigi la leĝon. Pri tio, multaj homoj de demokratia partio opinias, ke tio manifestas, ke Bush kaj vic-prezidento Dick Cheney havas kompaktan rilaton kun usonaj korporacioj de energio. Tiu politiko pri energio de la bush-a registaro reprezentas kaj kontentigas interesojn de usonaj korporacioj de energio.