• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-29 18:29:51    
Ĝangala kato kaj afrika sovaĝa kato (foto)

cri

La ĝangala kato (Felis chaus) el la ordo de karnovoruloj kaj familio de felisedoj vivas en Junnan kaj Sinĝjang de Ĉinio kaj ankaŭ en Sovetunio, okcidenta Azio kaj Kaŝmiro, Afganio kaj la Hindoĉina Duoninsulo. Ĝi havas pli grandan korpon kun longo de 60-75 centimetroj kaj pezo de 8-16 kilogramoj. Ĝia vosto longas nur 23-29 centimetrojn, sed ĝiaj kruroj estas longaj. Ĝia dorso kun malhelbruna mezo estas brungriza aŭ malhelflava. Ĝia kapo estas bruna kun flavaj kaj blankaj strioj ĉirkaŭ ĝiaj okuloj, la abdomeno kaj muzelo blankaj kaj la pintoj de la oreloj kaj vosto nigraj. Ĉe ĝia orelpinto troviĝas hartufo, ĉe ĝia vosto neklaraj harringoj kaj ĉe ĝiaj ŝultroj kaj postaj kruroj kelkaj nerimarkeblaj makuloj. Ĝiaj kruroj estas brunaj. La juna ĝangala kato estas kovrita de kafkolora hararo. Ĉe ĝiaj kvar membroj troviĝas po 5-6 brunaj horizontalaj strioj kaj ĉe ĝia vosto harringoj, kiuj kovras trionon de ĝia vostbazo.

La ĝangalaj katoj vivas en densaj dornaj arbedaroj kaj herbaroj ĉe bordoj de riveroj, lagoj kaj maroj en tropika kaj subtropika zonoj. En montaro ili loĝas en loko malpli alta ol 800 metroj, en malnovaj truoj de meloj, histrikoj kaj vulpoj. Kelkfoje ili konstruas neston per sekaj fragmitoj en arbedaroj kaj herbaroj kaj sternas harojn en ĝi. Ili iras serĉi nutraĵojn antaŭ tagiĝo kaj post vespero kaj malofte aktivadas en tago. ili havas akrajn flarsenton kaj aŭdkapablon kaj estas lertaj en arbogrimpado kaj saltado. Ili manĝas diversajn musojn, leporojn kaj grandajn birdojn, kiel fazanoj kaj perdrikoj, kelkfoje ankaŭ fruktojn kaj putrintan karnon. Nokte ili foje eniras en vilaĝojn por ŝteli kortbirdojn. Ili estas furiozaj kaj aŭdacas lukti kontraŭ hundoj. Laŭdire la ĝangala kato povas pariĝi kun hejma kato por generi idojn. La ĝangalaj katoj pariĝas inter februaro kaj marto. La katino naskas en majo, ĉiufoje 3-5 idojn, iam eĉ dek.

La afrika sovaĝa kato (Felis libyca) el la ordo de karnovoruloj kaj familio de felisedoj vivas en Ŝinĝjang de Ĉinio, kaj ankaŭ en Afriko, la mezazia regiono de Sovetunio, Palestino, Sirio, Irako, Irano, Afganio kaj la norda kaj meza partoj de Hindio. Ĝi havas aspekton similan al tiu de la hejma kato, sed ĝia korpo estas pli granda ol tiu de la lasta. Ĝi longas 60-70 centimetrojn kaj ĝia maldika vosto 20-30 centimetrojn. En vintro ĝia supra korpo surhavas hararon hele grizbrunan kaj la malsupra korpo, de la mentono ĝis la abdemeno, grizblankan. Ĉe ĝia dorso bonorde punktiĝas rondaj kaj nigraj makuloj, ĉe ĝia kapo troviĝas brunaj malgrandaj makuloj, ĉe ĝia okcipito kvar vertikalaj malhelaj strioj kaj ĉe ĝia abdomeno kelkaj makuloj. Vidiĝas 6-8 nigraj ringoj ĉe ĝia vosto, kies pinto estas nigra. Somere ĝia hararo fariĝas pli malhela.

La afrikaj sovaĝaj katoj povas alkutimiĝi al diversaj medioj. Ili vidiĝas ĉie, ĉe lagbordoj, sur vastaj ebenaĵoj inter riveroj kaj en fragmitaroj kaj arbedaroj. En montaro ili ĝenerale vivas en loko malpli ol 2 000 metrojn super la marnivelo.