• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-29 18:47:03    
Fascinanta Dunhuang(4)

cri

Historia libro notas, ke en la komenco de la 17-a jc portugala vojaĝisto Benort de Goes kaj lia karavano el 500 personoj estis prirabitaj sur la Silka Vojo. En la libro estas skribite: "Rabistoj sin kaŝas supre de monto. Kiam la karavano preterpasas la monton, ili ĵetas al ĝi ŝtonojn. Kaj multaj el ĝi estas vunditaj." En Tang-dinastio (618--907) ĉinaj bonzoj kaj okcident-aziaj komercistoj vojaĝis kune sur la Silka Vojo. Pro hastado al komercado dekoj da okcident-aziaj komercistoj ekvojis nokte sen sciigi la ĉinajn bonzojn. Irinte pli ol kvin km, ili trafis rabadon kaj estis mortigitaj. La dezerto okcidente de Dunhuang estis konata kiel "maro de la morto". Historia libro diras: "Por transiri ĝin oni prenis skeleton de vojaĝintoj sur ĝi kiel vojmontrilon." Pli okcidente de ĝi imponas Tianshan-montaro. Por transiri glacifluojn en ĝi oni devis fari glacian eskalon. Kiam emienta bonzo Xuanzang de Tang-dinastio pilgrimis al la Okcidento por studi sutron, lin trafis lavango en la montaro. Multaj el liaj sekvantoj kaj bovoj mortis de frosto. Pamiro 7000 m alta super la marnivelo, kiu tuŝas okcidentan Xinjiang, abundas je krutaĵoj. Oni ilin transiris unu post alia helpe de ŝnuro. Kaj oni travadis riveron pere de dika ŝnuro super ĝi. Foje okazis tie neĝoŝtormo kaj pli ol 10000 komercistoj mortis de frosto. Tial ĉiuj senditoj, komercistoj kaj bonzoj senescepte benopetis de la Budho kaj eĉ donacis monon por konstrui kavernojn en Dunhuang.

La Silka Vojo kunfandis la kulturojn orientan kaj okcidentan. Sur freskoj en la ŝtonkavernaro la mez- kaj okcident-aziaj nudaj bodisatvoj kun pufaj mamoj kaj gracia talio portas lozajn vestojn. La freskoj en la kaverno n-ro 45 montras, ke en la 12-a jc la bodisatvoj vestis sin per jupo el gazo kaj mallongan veston kun malalta kaj larĝa kolumo laŭ modo de Tang-dinastio, sin beligante per persaj orelringoj kaj hinda koliero.

Aparte mirindas Huxuan-danco prezentata de fresko en la kaverno n-ro 220. Sur la fresko kvar belaj knabinoj rapide turniĝadas sur rondaj tapiŝeto kun nigra hararo kaj longaj jupoj kaj rubando flirtantaj. Ankaŭ Huxuan-danco estis enkondukita en Ĉinion tra la silka Vojo. En la jaroj 712--755 ĉiuj korteganoj, la edzino kaj kromedzinoj de imperiestro de Tang-dinastio lernis Huxuan-dancon. Oni diras, ke Yang Yuhuan, unu el la kromedzinoj de imperiestro Xuanzong, estis favorata pro siaj beleco kaj lerteco en Huxuan-danco. Siatempe ech eminentaj hunaj dancistoj povis funkcii kiel ŝtatoficistoj en la kortego.

Fresko de la kaverno n-ro 220 figuras bodisatvon kun glaso en la mano. Videblas likvaĵo en ĝi kaj la fingroj ĝin tenantaj. Evidente, ĝi estas vitra glaso produktita en lando ĉe Mediteraneo.