• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-09 09:35:56    
Ĉina intelektularo okazigis aktivadon memore al "Monda Tago de Libro kaj Kopirajto"

cri

Karaj retlegantoj, en la 23-a de aprilo, memore al "Monda Tago de Libro kaj Kopirajto" (alinome "Monda Tago de Legado"), Ĉina Biblioteka Instituto, Ĉina Kopirajta Asocio, Komisiono de Ĉina Verkista Asocio pri Garantio de Rajtoj kaj Interesoj kaj aliaj organizoj okazigis grandskalan aktivadon. Nun bonvole aŭskultu koncernan raporton.

En tiu tago, ĉinaj famaj verkistoj Zhang Kangkang kaj Liang Xiaosheng kune kun studentoj kaj lernantoj de elementaj lernejoj partoprenis en aktivado pri "laŭtlegado de klasikaj artikoloj" okazinta en placo de pekina Ĉina Ŝtata Biblioteko.

Antaŭ 10 jaroj, UNESKO difinis tagon, la 23-an de aprilo, kiel "Mondan Tagon de Libro kaj Kopirajto" kaj tiu tago estas naskiĝtago de brita fama verkisto Shakespeare kaj forpasa tago de hispana verkisto Miguel de Cervantes Saavedra.

En la lastaj jaroj, la ĉina ekonomio rapide evoluis, konsuma nivelo kaj inklino de homoj grande ŝanĝiĝis, modernaj amaskomunikiloj kiaj televidaj programeroj, retejo kaj elektronikaj ludiloj faris influon, tradicia lega kutimo kaj atmosfero suferis atakon. Tial en 1997, Ĉinio prezentis praktikon de "intelektula inĝenieriaĵo" celanta "iniciato de legado de ĉiuj homoj kaj konstruado de legema socio". Poste Ĉinio ankaŭ difinis decembron de ĉiu jaro kiel "monaton de legado de ĉiuj homoj" por, responde al la aktivado de "Monda Tago de Libro kaj Kopirajto", formi atmosferon en la socio "ami legadon kaj multe legi bonajn librojn". Ĝenerala sekretario de Ĉina Biblioteka Instituto sinjorino Tang Gengsheng diris:

"Depost difino de la "Monda Tago de Legado", sume 100 landoj kaj regionoj partoprenis en la aktivado kaj diversaj landoj prenis la tagon kiel varman feston. Ĉina Biblioteka Instituto decidis okazigi serion da propagandaj aktivadoj por efektivigi iniciaton de lernema socio, pluapaŝe inspiri entuziasmon de tutlandaj popolanoj al legado kaj antaŭenpuŝi konstruadon de lernemaj socio, organizoj kaj familioj."

Kompare kun aktivadoj en la pasintaj jaroj, en ĉi-jara aktivado memora al la "Monda Tago de Libro kaj Kopirajto", gastigantoj alte atentas protekton de kopirajto. Sinjoro Shen Rengan estas estro de konsilistoj. Akceptante intervjuon, li diris, ke de la lastaj jaroj, Ĉinio faras multajn aferojn pri protektado de intelekta proprieto, inkluzive de aŭtorrajto kaj kopirajto. En 1991, Ĉinio praktikis la unuan aŭtorrajtan leĝon kaj en 2001, oni kondukis ĉiuflankan revizion. En la 1-a de marto, oficiale funkciis kaj tio markis, ke ĉina kopirajto-protekta laboro eniris en la novan etapon. Sinjoro Shen Rengan diris:

"De la lastaj 10 jaroj depost iniciato de UNESKO al legado kaj kopirajta protekto, tio ludas grandan antaŭenpuŝan rolon en Ĉinio. Nun en Ĉinio moderna kopirajta sistemo paŝo post paŝo pliboniĝas kaj legemaj homoj multiĝas, tio estas bona afero. Mi deziras per la propaganda aktivado, realigi tion, ke pli multaj homoj estimu scion kaj respektu rajtojn kaj interesojn de verkistoj kaj protektu ilian kopirajton."

Nova enhavo de ĉi-jara "Monda Tago de Libro kaj Kopirajto" inkluzivas donacon de libroj al ĉinaj foraj lokoj. De la lastaj jaroj, manko de scia informo al ĉina okcidenta landparto kaj malriĉaj lokoj iom post iom estas atentata. Kelkaj sociaj institucioj kaj entreprenistoj monhelpe konstruigis bibliotekojn kaj donacis librojn al tiuj lokoj. En la memora aktivado, Ĉina Biblioteka Instituto premiis honoraĵojn al famaj hongkong-anoj sinjoro Shao Yifu, Shi Jingyi kaj aliaj homoj, kiuj longedaŭre subtenas ĉinan bibliotekan aferon, por voki pli multajn sociajn fortojn fari kontribuon por la afero.

Krom aktivado funkciigita en Ĉina Ŝtata Biblioteko, en "Monda Tago de Libro kaj Kopirajto", ankaŭ pekinaj diversaj librovendejoj preparis enhavoriĉajn aktivadojn, inkluzive de akademia kurso kaj poemo-laŭtlegado al legantoj.