• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-09 18:20:42    
Ĉinio aktive disvolvas aŭstronaŭtikan teknikon, plivastigas internacian astronaŭtikan merkaton

cri

Antaŭ nelonge, en la Xichang-a Satelit-pafa centro troviĝanta en sudokcidenta parto de Ĉinio, la transporta raketo Changzhen III, kiun Ĉinio sendepende esploris, sukcese enigis la interkomunikan sateliton Apstar VI esplorita de Francio en la difinitan orbiton. Tio estas unua pafado de fremdlanda satelito post 6-jara silento en la internacia merkato de komerca pafa servo.

Fakte, krom liverado de komerca pafa servo, de la lastaj jaroj, laŭ rapida disvolviĝo de la astronaŭtika tekniko, Ĉinio ankaŭ povas liveri al la internacia merkato interkomunikan sateliton kaj aliajn diversajn aplikajn satelitojn. Hodiaŭ ni konigos al vi pri tio.

Post kiam la ĉina astronaŭtiko eniris la internacian merkaton en 1985, ĝi ĉefe disvolvas servon de pafado de satelioj. Ĝis nun, Ĉinio jam faris pli ol 20 fojojn de komerca satelita pafado, pafis 30 fremdlandajn satelitojn per la serio da raketoj Changzheng. Se pro ekzisto de nejusta konkurencado en la internacia merkato, en la lastaj 6 jaroj, Ĉinio devigite ĉesigis plurajn subskribitajn intertraktojn.

Sukcesa pafado ĉi la interkomunika satelito Apstar VI sufiĉe montris la kapablon de Ĉinio en pafado de internacia komerca satelito. Vicĉefdirektoro de la ĉina Korporacio pri Astronaŭtika Scienco kaj Tekniko Ma Xingrui montris, ke por altigi konkurencan kapablon de ĉina astronaŭtiko en la internacia merkato, de lastaj jaroj Ĉinio diligente disvolvas la astronaŭtikan teknikon:

"De la lastaj jaroj, por prepari sin reeniri la internacian merkaton, la ĉina astronaŭtikon faris grandan klopodon en du flankoj: unu estas disvolvado de esplora projekto konercne al altigo de fidindeco de la serio de raketoj Changzheng, por ege altigi fidindecon de la serio da raketoj Changzheng. Alia flanko estas en statelita tekniko, la ĉina Korporacio pri Astronaŭtika Scienco kaj Tekniko disvolvis plurajn platformojn de aplikaj satelitoj, la satelitoj esploritaj pere de tiuj platformoj jam entenas teknikon por eniri la internacian komerc-satelitan kampon."

Li diris, ke por altigi konkurencan kapablon en merkato, Ĉinio unue komencis en altigo de kvalito de la raketoj, plifortigis kvalitan superregadon en kruda materilado, prilaborado de pecoj, muntado, reguligado, testado kaj superregado, kaj aliaj ĉeneroj. Tiu klopodo gajni evidentan efikton. De oktobro de 1996, la serio de raketoj Changzheng jam sinsekve sukcese pafis 42 fojojn. Dum senĉesa altigado de fidindeco, kompare kun aliaj raketoj en la internacia merkato, la ĉina raketa serio Changzheng havas iugradan prezan avantaĝon, kio plifortigis ĝian konkurencan kapablon en internacia merkato.

Altnivela testa kaj superrega tekniko de astronaŭtiko estas grava kondiĉo por garantii sukceson de pafado. Por tio, Ĉinio fondis modernan astronaŭtikan testan kaj superregan reton kun testa kaj superrega centro, surmara mezura boato kaj aliaj kiel kernoj. Nuntempe la testa kaj superrega reto jam sidas en progresema vico de la mondo, kaj povas liveri servon de testado, superregado kaj administrado al diversaj en- kaj ekster-landaj satelitoj ĉe alta, meza kaj malalta orbitoj.

En la pasinta jaro, koncerna departemento de Niĝerio okazigis internacian adjudikan aktivadon por aĉeti interkomunikan sateliton. En la adjudik-konkurenco, en kiu partoprenis pluraj korporacioj el Eŭropo kaj Usono, la ĉina Grand-Mura Industria Korporacio gajnis adjudikon, kaj poste la du flankoj subskribis intertrakton. Laŭ difino de la intertrakto, la ĉina flanko liveros interkomunikan sateliton al la niĝeria flanko, kaj pafos ĉi tiun sateliton per transporta raketo Changzhen III-C antaŭ fino de 2006.

Ĉi-foja kunlaborado kun Niĝerio ne nur breĉon en ĉina eksportado de integra satelito, tio samtempe estas la unua fojo, ke Ĉinio liveras ĉeorbitan servon al la internacia uzanto per propraj satelito kaj raketo. Prezidanto de la ĉina Grand-Mura Industria Korporacio Wang Haibo opinias, ke liverado de integra servo kuniganta la sateliton kaj raketon sendepende esploritajn havas iagradan konkurencan kapablon en la internacia merkato.

"Kunigante la sateliton kaj raketon, plus surtera testado kaj superregado, kaj asekura servo, ni tute havas internacian konkurencan kapablon."

Post kiam Ĉinio sukcese pafis la sateliton Apstar VI, koncernaj personoj de iuj evoluantaj landoj esprimis, ke ili bone taksas la inkomunikan sateliton kaj raketon de Ĉinio, kaj pretas interparoli kun koncerna flanko de Ĉinio pri aĉetado.

Post 6-jara foresto el la internacia komerca astronaŭtika merkato, Ĉinio gajnis novan progreson en konkurenco de tiu kampo. Por plifortigi konkurencan kapablon, Ĉinio esploras raketon kun pli granda puŝforto por kontentigi bezonon de la en- kaj ekster-landa merkato. Vicĉefdirektoro de la ĉina Korporacio pri Astronaŭtika Scienco kaj Tekniko Ma Xingrui malkaŝis:

"Por plue disvolvi la ĉinan astronaŭtikan teknikon, la ĉina Korporacio pri Astronaŭtika Scienco kaj Tekniko disvolvas la novan transportan raketon, kiu estas raketo kun granda puŝforto. Ĝia transportebla ĉe malalta orbito atingis 25 tunojn, kaj ĉe alta orbito atingis 14 tunojn, kaj ĝi estas sentoksa kaj senpolucia."

Li diris, ke tio estas novan serio de transportaj raketoj. Kaj ĝi teknika nivelo estas konforma al la nuntempa progresema nivelo de la mondo. Ĝia plorato plifortigos la konkurencan kapablon de la serio de transportaj raketoj Changzheng en la internacia astronaŭtika merkato. Antaŭvideble, tiu raketo ekservos en merkato en estontaj 5 jaroj.