• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-09 21:19:08    
Pekina Hui-nacieca Kvartalo Niujie Plena de Harmonio (2)

cri
En la antaŭa parto de nia artikolo, ni konigis, ke en la suda parto de Pekino estas tre karakteriza kvartalo Niujie, kie loĝas pli ol dek mil hui-naciecanoj. Iliaj konstruaĵoj kaj manĝaĵoj tenas la tipe islaman stilon. La plej granda diferenco de Niujie disde aliaj kvartaloj de Pekino estas, ke en Niujie multaj konstruaĵoj havas la islam-stilajn kupolojn el la koloroj blankaj aŭ verdaj, ŝatataj de moslemoj.

En la jaro 1997, la magistrato de Pekino komencis rekonstruadon de Niujie. Hodiaŭ Niujie jam estas nova kvartalo kun rimarkinda naciminoritata trajto.

En la Niujie-a Kvartalo oni ankaŭ tre atentas pri edukado. Okaze de la Instruista Tago ĉiujare, instruistoj en la kvartalo ĉiuj ricevas memoraĵojn donacitajn de la kvartala instanco. Kaj ĉiu mezlerneja diplomito, kiu sukcesis en la ekzameno por eniri en altlernejon, estas helpata de la kvartala instanco per la stipendio.

En la pasinta jaro, en la Niujie-a Kvartalo, 54 gimnazianoj sukcesis en la ekzameno por viziti universitatojn. Emociite pro tio, maljuna s-ro Qian Decai, unu el la indiĝenaj loĝantoj de Niujie, diris:

"En la pasinteco, la studentoj estis raraj ĉi tie, sed nun ili estas multnombraj. Ekzemple, nur en la apartamenta domego, kie mi loĝas, troviĝas pluraj studentoj, el ili kelkaj eĉ lernas en la monde famaj Pekina Universitato kaj Qinghua-a Universitato. Tio vere estas impeta ŝanĝiĝo."

Pro eksterordinara konsisto de la loĝantaro de la Niujie-a Kvartalo, la kulturado de junaj kadroj el naciminoritatanoj estas unu el la gravaj laboroj de la administra instanco de la kvartalo. Ĉiujare la administra instanco engaĝas universitatajn diplomitojn naciminoritatajn por plifortigi la administradon de la kvartalo. Krom lerni sciojn pri naciminoritatoj kaj religioj, tiuj junuloj ofte vizitas la hejmon de loĝantoj por aŭskulti iliajn opiniojn kaj proponojn.

La hui-nacieca junulo Qiao Shimin antaŭ nelonge eklaboris en la administra oficejo de la Niujie-a Kvartalo. Parolante pri sia laboro li diris:

"Mia hejmloko situas en la regiono koncentre loĝata de Hui-oj en la nordokcidenta landparto. De longe mi deziras fari kontribuon al nacia solidareco. Kaj ĉi tie mi profunde perceptis harmoniajn rilatojn inter la hui-a nacieco kaj la han-a. Ankaŭ nia instanco kreas multajn bonŝancojn al junuloj."

En la Niujie-a Kvartalo vivas ankaŭ loĝantoj el la naciecoj han-a, manĉura kaj aliaj. Malgraŭ malsamaj religiaj kredoj kaj diferencaj vivkutimoj, ili tamen reciproke interkomprenas, respektas kaj helpas unu alian, kaj en tiu eksterordinara kvartalo ili harmonie kunekzistas, komune protektas la sekuran kaj pacan ordon. En aliaj urboj de Ĉinio troviĝas multaj kvartaloj simile al la nomita kvartalo Niujie.