• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-10 15:21:34    
Iraka registaro refoje okazigis enoficiĝan ĵuradon

cri

Post kiam la iraka transira Nacia Asembleo sankciis la nomumadon de la 6 novaj kabinetaj membroj en la 8-a de majo, la iraka transira registaro refoje okazigis enoficiĝan ceremonion kaj la unuan laborkunvenon de la nova kabineto en la 9-a de majo.

Laŭ raporto, la iraka registaro refoje okazigis la enoficiĝan ceremonion ĉefe pro du kialoj. Unue, pro tio, ke dum la unuafoja enoficiĝa ceremonio, la nomlisto de la kabinetaj membroj liveritaj de la sunaisma sekto ne estis aprobita de la ŝijaisma kaj la kurda sektoj, tiel 7 postenoj de la 37-membra kabineto de Ibrahim al-Jaafari estis vakantaj. La nova registaro ne estis kompleta. Due, la kurdoj estis malkontentaj pri la ĵur-vortoj de la unuafoja enoficiĝa ceremonio, kiuj neglektis la enhavon de tio, ke "Irako estas demokratia federacia ŝtato".

Post la okazigo de la ĝenerala elektado en la fino de januaro, la irakaj ŝijaisma, kurda kaj sunaisma sektoj senĉese konfliktis pri la divido de la estonta regpotenco. Tio malfaciligis la fondiĝon de la nova registaro. En la fino de aprilo la iraka transira Nacia Asembleo pasigis la nomliston de partaj kabinetaj membroj. La ŝijaisma kaj kurda sektoj daŭre invitis sunaistojn partopreni en la kabineto por formi registaron kun vasta reprezentanteco, tamen ili firme oponis kontraŭ tio, ke oficistoj de la eksa reganta partio partoprenu en la kabineto. Tio igis la sunaisman sekton plurfoje ŝanĝi sian nomliston de la kabinetanoj. En la 8-a de majo la iraka transira Nacia Asembleo sankciis la nomumadon de la 6 novaj kabinetaj membroj, inter kiuj 4 venas el la sunaisma sekto, inkluzive de vicĉefministro kaj ministro pri nacidefendo, tamen tio ankoraŭ ne kontentigas la postulon de la sunaisma sekto por posedi 6 aŭ 7 postenojn en la kabineto. Hashim Ashibli el la sunaisma sekto, kiu gajnis la postenon de ministro pri homaj rajtoj, rifuzis akcepti la postenon en la 8-a de majo, dirante, ke la nomumo estas nur "simbolo". Tial en la duafoja enoficiĝa ĵurado la postenoj de homrajta ministro kaj vicĉefministro ankoraŭ estis vakantaj. Krome la kurdoj postulas, ke la nova registaro klare esprimu sian sintenon de subteno al la federacia sistemo. Iraka nova prezidento, kurdo Jalal Talabani diris, ke en la unuafoja enoficiĝa ĵurado, multaj ŝijaismaj kabinetaj membroj intence preterlasis la enhavon de "protekto de la iraka federacia sistemo". Tial li postulis, ke la kabinetaj membroj refaru la enoficiĝan ĵuradon.

De la fino de aprilo, kiam fondiĝis la nova registaro de Irako, ĝis nun, en la teritorio de Irako eksplodis nova tajdo de perfortaj atakoj. En la lastaj ĉirkaŭ 10 tagoj la irakaj armitaj fortoj faris diversajn eksplodigajn eventojn celantajn la usonan armeon kaj la irakan polican trupon kaj pli ol 310 personoj mortis en tiuj eventoj. La nova registaro nomumis personon el la sunaisma sekto kiel nacidefendan ministron, kaj tio montras, ke la nova registaro prenos pli efikajn rimedojn por subpremi la perfortajn aktivadojn de la armitaj organizoj de la sunaisma sekto.

Analizistoj montris, ke la ĉefa tasko de la nova registaro de Ibrahim al-Jaafari estos ellabori oficialan Konstitucion antaŭ la 15-a de aŭgusto kaj organizos plebisciton por la nova Konstitucio.