• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-10 16:52:55    
Kvar gravuradoj de Huizhou

cri
La urbo Hiuzhou kun belaj pejzaĝoj kaj riĉaj kulturaj precipitaĵoj troviĝas en la provinco Anhui, meza Ĉinio. Tie originis hui-skola arkitekturo, unu el ĉefaj arkitekturaj skoloj de Ĉinio. La ĉefa karakterizo de la hui-skola arkitekturo estas tio, ke oni ornamas konstruajn elementojn per delikataj gravuraĵoj, kiuj konsistas el lingaj, brikaj, ŝtonaj kaj bambusaj gravuraĵoj. Ili havas historian kaj artan valoron, kaj estas laŭditaj kiel "Kvar gravuradoj de Huizhou".

La kvar gravuradoj inkluzivas lignajn, brikajn, ŝtonajn kaj bambuajn gravuradojn, kiuj estas uzitaj ĉefe en konstrua ornamado de loĝdomoj, temploj kaj ĝardenoj, kaj ankaŭ en farado de klasikaj mebloj, penikpotoj kaj fruktoplado. La kvar gravuradoj de Huizhou originis en la periodo de la dinastio Song, la 10-a jarcento, kaj atingis sian kulminon en la periodo de la dinastioj Ming kaj Qing (1368--1911).

La brika gravurado de Huizhou multe atentas materialojn kaj faradon. Ĝi kutime prenas brikojn bakitajn per speciala teknologio kiel la adobojn, kaj post zorgema polurado oni gravuras sur ili. La teknologio konsistas ĉefe el ebena gravurado, reliefa gravurado kaj tri-dimensia gravurado. La gravurado kun forta popola koloro temas ĉefe pri birdplumoj, arboj, tigroj, leonoj, efefantoj, ĝardenoj, montoj, riveroj kaj personoj el lokaj operoj.

La brika gravurado estas vaste uzita en ornamado de pordo, tegmento, alero kaj aliaj en la hui-skola arkitekturo por ke la konstruaĵoj estu pli majestaj kaj delikataj. En la komenca periodo ĝia stilo estis iom kruda kaj modesta, tamen poste ĝi iom post iom delikatiĝis, la tavoloj de aĵura gravurado multiĝis kaj atingis eĉ 9 tavolojn, pro tio, ke la lokaj riĉaj komercistoj strebis al luksa vivo. Sur brika adobo kun longeco kaj larĝeco de 30 centimetroj oni gravuris enhavriĉan bildon kun multaj aĵuroj.

La ŝtona gravurado de Huizhou estas uzita ĉefe en ornamado de kolonoj, pordaj muroj, arkaĵoj de loĝdomaj, templaj kaj maŭzoleaj konstruaĵoj. Oni prenas blunigran aŭ brunan ŝtonon kiel materialon, kaj la gravurado kun delikata, klasika kaj modesta lerteco temas ĉefe pri figuroj de animalo kaj vegetalo, desegnaĵoj, kaligrafio, kaj malmulte ankaŭ pri rakontoj, montoj kaj riveroj.

En la monta regiono de Huizhou abundas lignoj, oni multe uzas lignon en konstruado. Pro tio, inter la kvar gravuradoj de Huizhou la plej multa, plej bonkvalita kaj plej delikata estas la ligna gravuraĵo. Oni per lignajn gravuraĵoj ornamas fenestrojn, kolonojn, trabojn kaj pordojn de ĝardenaj konstruaĵoj, kaj ankaŭ multaj lignaj objektoj estas gravuritaj, ekzemple, ŝirmiloj, litoj, tabloj, seĝoj kaj skribiloj.

En Huizhou abundas ankaŭ bambuo. La bambua gravurado prenas ĝuste ĝin kiel materialon. Kutime oni gravuras kaligrafaĵon, legendon, rarajn bestojn sur bambuoj kaj faras ilin ornamaĵoj. Tiaj ornamaĵoj ofte estas ŝirmiloj, insensujoj, penikpotoj, cigaredujoj kaj aliaj.