• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-10 20:44:25    
Vojaĝo al urbeto Yixing

cri
Yixing estas malgranda urbo situanta en la provinco Jiangsu en la orienta landparto de Ĉinio. Kun serpentumantaj montoj ĉe unu flanko kaj la ondanta lago Taihu en la alia flanko, Yixing estas pitoreska pro la naturaj pejzaĝoj. Krome, ankaŭ ĝiaj kulturaj vidindaĵoj altiras al si diverslokajn turistojn. La urbeto havas valoran kulturan kremon, konservante la popularecon de kaligrafio kaj ĉin-stila pikturo. Post la vizito al la urbeto Yixing, multaj turistoj diris, ke Yixing indas je ripetfojaj vizitoj.

La longa historio kaj brila kulturo donis al Yixing riĉajn heredaĵojn. Ekzemple, la ŝtona steleo Guoshan el la periodo de Tri Regnoj ( 220 – 280 ), ceramikaĵa bakejo Gulong de la dinastio Tang ( 618 – 907 ), Dongpo-lernejo memore al fama literatoro Su Dongpo el la dinastio Norda Song ( 960 – 1127 ). Tiel frue kiel en la neolitiko antaŭ pli ol 5 mil jaroj, oni jam inventis fabrikadon de fajencaĵoj ĉi tie. De tiam la fajencaĵoj de Yixing ĝuas la grandan renomon en Ĉinio, kaj ĝiaj teknologiaj fajencaĵoj el la purpura argilo aparte famas pro la delikata strukturo, eleganta formo kaj simpla ornamo. S-ro Nie Zhongyuan, kiu plurfoje vojaĝis al Yixing, tre ŝatas tiun urbeton. Li diris:

"Miaopinie, malgraŭ la malgrandeco, Yixing tamen posedas ambaŭ superecojn naturan kaj kulturan. La naturaj pejzaĝoj de Yixing estas vaste konataj pro bildecaj montoj kaj akvofluoj, groteskaj grotoj kaj belaj ŝtonoj. En la kultura flanko, krom ĝiaj famaj fajencaĵoj, la plej plaĉa al mi estas tio, ke en la urbeto popolaras la kaligrafio kaj ĉin-stila pikturo. Por interesatoj de tiuj artoj, la urbeto Yixing estas ege vizitinda loko."

Prave diris s-ro Nie Zhongyuan. En la urbeto Yixing siatempe naskiĝis ĉinaj majstroj de kaligrafio kaj ĉin-stila pikturo Xu Beihong, Wu Dayu, Yin Shoushi kaj Wu Guanzhong. Iliaj kreaĵoj estas kuriozaj artaĵoj de la ĉina nacio. Kaj en la nuntempa Yixing jam aperis kaj aperas la nova generacio de pentristoj, kaj ne mankas eminentaj kreaĵoj. Sur la stratoj grandaj kaj malgrandaj en la urbeto Yixing ofte videblas diversaj ekspozicioj de kaligrafaĵoj kaj ĉin-stilaj pentraĵoj, tio estas tre karakteriza bildo de Yixing. S-ro Li Ping, ĉefredaktoro de la revuo < Turisma Tereno >, diris, ke tiu ĉi kultura fenomeno el la profunda kultura fono de Yixing estas unu el la gravaj faktoroj allogantaj turistojn. Li diris:

"La furorado de kaligrafaĵoj kaj ĉin-stilaj pentraĵoj en Yixing en la nuna tempo ĉefe originis el la fekunda grundo de la kaligrafia kaj piktura artoj. La Piktura Muzeo de Yixing havas la intiman kontaktadon kun diverslokaj pentristoj, kaj nur en la pasinta jaro sola, ĉi tie okazis 28 fojoj da influaj ekspozicioj de kaligrafaĵoj kaj ĉin-stilaj pentraĵoj. Tiu densa kultura etoso sendube estas bona suplemento al la belegaj naturaj pejzaĝoj, kaj altiras al si pli da vizitantoj."

Laŭ konigo fare de s-ro Li Ping, jam en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, la loka registaro de Yixing asignis monon kaj konstruigis la memorhalon de Xu Beihong, urban Pikturan Muzeon, Artan Halon de Yin Shoushi, Muzeon de Fajencaĵoj kaj Porcelanaĵoj, Rezervejon de Ceramikaĵoj kaj aliajn grandskalajn ejojn por kaligrafio kaj pikturo. Kompreneble ankaŭ la multkvanta kreado de tiuj artaĵoj akcelis vigliĝon de la merkato ĉirilate.

Ankaŭ pli kaj pli multaj privataj galerioj kaj salonoj de kaligrafio kaj pikturo aperas en la urbeto Yixing, ekzemple "Wu-familia Galerio", "Galerio Hankang", "Bonvena Halo" ktp, ili ĉiuj estas agrablaj ejoj por apreci la kulturan kremon en Yixing.

Krom la abundaj kulturaj relikvoj kaj antikvaj ruinoj, en la urbeto Yixing troviĝas ankaŭ proksimume cent karstaj grotoj kun groteskaj vidindaĵoj. Iuj el tiuj grotoj eĉ rilatas al famaj personoj. La groto Shanjuan malfermita en la jaro 1934 ja estas unu el ili. Laŭ esplorado de geologoj, la groto Shanjuan jam ekzistas milionon da jaroj. Oni diras, ke antaŭ pli ol 4 mil jaroj, la groto estis ermitejo de bonzo Shanjuan, pro tio ĝi havas la saman nomon kun tiu ermita bonzo. La groto Shanjuan situas 25 kilometrojn fore de Yixing. Respondeculo de la vizitindejo Shanjuan s-ro Chen Baoming diris:

"La antaŭa parto de la groto Shanjuan nun servas kiel parko vizitata de turistoj, kaj la malantaŭa parto estas amuzejo. Ĉi tie estas grand-spaca pitoreskejo nomata Shanjuan, tre ŝatata de turistoj"