• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-11 15:30:20    
Izraela registaro disputas pri plano de solflanka agado

cri

Antaŭ nelonge izraela ministro pri eksteraj aferoj Silvan Shalom esprimis, ke se la palestina Islama Rezista Movado (Hamas) gajnos venkon en la elektado de la palestina Leĝdona Komitato okazonta en julio ĉi-jare, Izraelo rekonsideros pri praktikado de la plano de solflanka agado. Tiu ĉi esprimo de Silvan Shalom estis tuj oponata de la izraela nacidefenda ministro Shaul Mofaz kaj aliaj personoj. Ili opinias, ke kia ajn estu la rezulto de la elektado en Palestino, la praktikado de la plano de solflanka agado ne estos ŝanĝebla. Tiel interne de la izraela registaro aperis malsamaj voĉoj rilate al la plano de solflanka agado.

La 9-an de majo, post sia intervidiĝo kun palestina ministro pri internaj aferoj Nasser Yousef, izraela ministro pri eksteraj aferoj subite diris tiujn "surprizajn vortojn". Li esprimis, ke se Hamas gajnos la elektadon, jam "ne estos logike" por Izraelo daŭre praktiki la planon de solflanka agado, ĉar neniu deziras vidi, ke Hamas regos la regionon, el kiu retiriĝis Izraelo, kaj konstruigos ĝin en "reĝlandon de Hamas".

Tiu ĉi esprimo de Silvan Shalom, kiel izraela ministro pri eksteraj aferoj, tuj vekis diversajn divenojn. Multaj homoj pensis pri tio, ke la izraela registaro probable denove kapricos rilate al la plano de solflanka agado. Palestino riproĉis, ke tiu ĉi esprimo de Silvan Shalom estas celas serĉi pretekston por prokrasti la armean retiriĝon.

Tamen vespere de la 9-a de majo, akceptante intervjuon de amaskomunikiloj, izraela ĉefministro Ariel Sharon diris, ke la rezulto de la elektado de la palestina Leĝdona Komitato ne influos la praktikadon de la plano de solflanka agado fare de Izraelo. Laŭplane la solflanka agado komenciĝos en la 25-a de julio, sed pro tio, ke la dato koincidas kun la datreveno de detruiĝo de la juda sankta templo, li do konsentis, ke oni prokrastos la efektivigon de la plano ĝis la mezo de aŭgusto. En la 10-a de majo, izraela nacidefenda ministro Shaul Mofaz esprimis sian konsenton al la opinio de Ariel Sharon, ke kia ajn estos la rezulto de la elektado de la palestina Leĝdona Komitato, Izraelo laŭ la plano de solflanka agado faros retiron el la Gaza Zono kaj parta regiono ĉe la okcidenta bordo de Jordano.

Rilate al praktikado de la plano de solflanka agado, la sinteno de Silvan Shalom ĉiam devias jen dekstren jen maldekstren. Komence li estis unu el la oponantoj de la plano, sed poste li iom post iom akordigis sian starpunkton kun tiu de Ariel Sharon. Tamen antaŭ kaj post kiam Ariel Sharon kaj Mahmoud Abbas, prezidanto de la palestina Nacia Leĝdona Konsilio, faris intervidiĝon en Egiptio en februaro de la kuranta jaro, Silvan Shalom denove ŝanĝis sian sintenon, esprimante, ke li faros sian eblon por malhelpi la efektivigon de la plano de solflanka agado.

Pri la "ne konvena parolo" de Silvan Shalom pri la plano de solflanka agado, analizistoj opinias, ke unu el la kialoj kuŝas en tio, ke ankoraŭ estas konfliktoj inter Silvan Shalom kaj Ariel Sharon. Due, oni ne povas ekskluzivi la eblecon, ke pere de tio Silvan Shalom provas plaĉi al dekstrulaj balotontoj por la ĝenerala elektado en Izraelo okazonta en la venonta jaro.