• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-11 16:44:56    
Registrado de prezidentaj kandidatoj en Irano estas alte atentata

cri

En la 10-a de majo oficiale komenciĝis la registrado de la kandidatoj por la prezidenteco en la irana ĝenerala elektado. Laŭ konigo de la irana Ministerio de Internaj Aferoj, en la unua tago sume 105 personoj registris sin kiel kandidatojn. Pro tio, ke ĉi-foja prezidenta elektado rekte influos la iranan politikan kaj ekonomian disvolviĝadon en la venonta tempodaŭro kaj la starpunkton de Irano pri la nuklea problemo, ĝi do estas vaste atentata de la internacia socio.

La oficperiodo por la irana prezidento estas 4-jara. En 1997 la nuna prezidento Mohammad Hatami unuafoje elektiĝis kiel prezidento, kaj en 2001 li reelektiĝis por la dua oficperiodo. Laŭ la islama Konstitucio de Irano, Mohammad Hatami ne rajtos esti refoje elektita kiel prezidento post sia dua oficperiodo. Iom frue de la kuranta jaro la irana registaro proklamis, ke la prezidenta elektado de Irano okazos en la 17-a de junio.

Laŭ antaŭaj raportoj de la iranaj amaskomunikiloj, almenaŭ 7 personoj intencis partopreni en la prezidenta elektado. Inter ili troviĝas eksa ministro pri eksteraj aferoj Ali Akbar Velayati, eksa komandoro de la irana islama revolucia gvardio kaj aliaj personoj. Ili ĉiuj estas de la konservativa partio fidela al la plej alta gvidanto Seyyed Ali Khamenei kaj havas profundajn rilatojn kun la armeo. Ankaŭ la eksa prezidento Akbar Hashemi Rafsanjani esprimis, ke li partoprenos en la prezidenta elektado. Pro la nuntempa serioza diplomatia situacio en Irano kaj pro la riĉaj spertoj de sia politika kariero, Akbar Hashemi Rafsanjani fariĝos la plej kompetenta kandidato por la prezidenteco.

De 1989 ĝis 1997 Akbar Hashemi Rafsanjani estis la irana prezidento. Li estas rigardata kiel milda politikisto de Irano. Kiam li estis la irana prezidento, li foje subtenis la konservativan partion, foje prenis mildan malferman starpunkton kaj klopodis por la ekonomia disvolviĝo. Diplomatie li serĉis dialogadon kun la okcidento. Tial, la reformada sekto, kiu malvenkis en la pasintajara parlamenta elektado, probable subtenos Akbar Hashemi Rafsanjani, esperante, ke post elektiĝo li fondos registaron kun reformada koloro. Krome, la figuro de Akbar Hashemi Rafsanjani utilas ankaŭ al starigo de aŭtoritateco en la popolamasoj.

Sub la nuna situacio, la neevitebla fokusa temo en ĉi-foja prezidenta elektado estos la irana nuklea problemo. En novembro de la pasinta jaro Irano konsentis portempe ĉesigi la uranian riĉigadon. Lastatempe Irano kaj la tri eŭropaj landoj Britio, Francio kaj Germanio reprezentantaj Eŭropan Union faris plurajn intertraktadojn. Irano persistas, ke ĝi havas la rajton por pace ekspluati nukleajn riĉfontojn, inkluzive de urania riĉigo por la nuklea elektrumado. Tamen Eŭropa Unio kaj Usono postulis, ke Irano forlasu por ĉiam la aktivadon de urania riĉigo. Nuntempe tiu ĉi stagno ankoraŭ ne estis rompita.

La registrado de prezidentaj kandidatoj daŭras de la 10-a ĝis la 14-a de majo. En la venontaj kelkaj tagoj ankoraŭ multaj personoj iros registri sin kiel prezidentaj kandidatoj, tamen ili fariĝos oficialaj kandidatoj, nur post kiam ili pasigos la ekzamenon de kvalifikitecoj de la Konstitucia Patrona Komisiono.