• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-11 17:16:07    
Monda Manĝaĵa Tago (foto)

cri

La 16-a de oktobro de ĉiuj jaroj estas Monda Manĝaĵa Tago. La ĉeftemo de la Monda Manĝaĵa Tago de 2004 estas "Diverseco de vivaĵoj pliigas sekurecon de manĝaĵoj", kiu propagandas la rolon, kiun ludas la diverseco de vivaĵoj por ke la popolanoj gajnu plenajn kaj altkvalitajn manĝaĵojn en garantio al aktiva kaj sana vivo.

La 16-an de oktobro en 1945, la Manĝaĵa kaj Agrikultura Organizo de UN fondiĝis. La 1-an de januaro de 1979, la 20-a kongreso de la Manĝaĵa kaj Agrikultura Organizo de UN decidis difini la 16-an de oktobro de 1981 kiel la 1-an Mondan Manĝaĵan Tagon. Kaj poste en la 16-a de oktobro de ĉiuj jaroj, kiel Monda Manĝaĵa Tago, oni devas disvolvi diversformajn aktivadojn. Ĝi celas alvoki altan takson de la tuta mondo al disvolvado de manĝaĵoj kaj agrikultura produktado.

Diverseco de vivaĵoj estas fundamento de agrikulturo kaj produktado de manĝaĵoj. Vivo de homaro dependas de diversaj manĝaĵoj kaj objektoj. Tamen, la premo alportita de homaro al la specioj kaj ilia medio pli kaj pli grandiĝas. Multaj animaloj kaj plantoj vizaĝas al danĝero. Ankaŭ multaj naturaj precezoj, ekz. polenado fare de insektoj, plibonigo al grundo, ktp., vizaĝas al danĝero.

Nuntempe en la mondo, pli ol 840 milionoj da homoj ankoraŭ suferas de malsato, kaj al pli multe da homoj mankas la mikro-nutrencoj elementoj. Diverseco de vivaĵoj estas ŝlosila metodo por venki mankon de nutraĵoj. Tial protektado al diverseco de vivaĵoj estas neignorebla devo de homaro. Por la plej malriĉaj kamparanoj, diverseco estas plej bona garantio por eviti malsaton. La konsumantoj profitis el la diverseco de vivaĵoj, kaj ĝuas manĝaĵojn pli nutroplenajn.

Pro grava rolo de rizo en vivo kaj disvolviĝo de homaro, en la jaro 2002, la 57-a Ĝenerala Asembleo de UN difinis la jaron 2004 kiel Internacian Rizan Jaron. Ĝia ĉeftemo estas "Rizo estas vivo". La 6-an de oktobro de 2004, la Agrikultura kaj Manĝaĵa Organizo de UN deklaris, ke oni donas la "Premio pri scienca esplorado de la Internacia Riza Jaro de 2004" al Zhu Youyong, ĉina sciencisto kaj profesoro de la Yunnan-a Agrikultura Universitato, kaj alia japana sciencisto.