• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-11 18:06:07    
Merkato de cifereca televizio baldaŭ aperos en Ĉinio

cri
Ĉinio estas lando produktanta kaj konsumanta plej multe da televidiloj en la mondo. En la venontaj 5-10 jaroj Ĉinio akcelos ciferecigon kaj interretigon kaj koncernaj departementoj ellaboris tabelon de evoluo de disaŭdiga, filma kaj televizia ciferecigo, nome ellabori normon de surtera cifereca televizio kaj efektivigi ciferecan televizion en grandaj urboj en 2003-2004; efektivigi ciferecigon de sputnika transsendo en 2005; fundamente efektivigi surteran ciferecan televizion kaj ĝeneraligi ciferecajn televidilojn en 2010; komplete efektivigi ciferecan disaŭdigon kaj televizion en 2015 plenumante transiron de simula televizio al cifereca.

Lastatempe la ŝtata normo de cifereca televizia ricevo jam estis ellaborita kaj baldaŭ estos publikigita. Oni estas optimisma pri la merkato de cifereca televizio, kaj la vasta perspektivo kaj la latenta forto estas allogaj. Fakte multaj ĉinaj entreprenistoj jam ekagis.

La kompanioj (grupo) TCL kaj Konka, grandaj manufakturistoj de televidilo de Ĉinio, multe investis la industrion de cifereca televidilo. TCL jam investis 500 milionojn da juanoj por cifereca televidilo. Dume Konka informis, ke en la venontaj kelke da jaroj ĝi investos 10 miliardojn da juanoj por lanĉi la projekton de cifereca televidilo. De tio Konka prenos ciferecan televidilon kiel bazon, reordigos kaj kunligos la industrian ĉenon de alte klara cifereca televidilo por transplatforme okupi la amuzan merkaton de cifereca televizio.

La perspektivo de merkato de cifereca televidilo allogis ne nur manufakturistojn de televidiloj de famaj markoj, sed ankaŭ la entreprenojn de personaj komputoroj. Oni informis, ke ankaŭ la kompanio Motorola produktos ciferecajn televidilojn, kaj la kompanioj DELL kaj Whirlpool intencas sin okupi pri la merkato de konsumaj elektronikaĵoj. Samtempe kun tio internacia vehikla magnato ĵurnalisma korporacio MDK etendis sian antenon al Ŝanhajo por entrepreni la konstruadon de cifereca kabla televizio en urboparto de Ŝanhojo.

Krome la vasta perspektivo kaj potenca latento de la merkato de cifereca televidilo de Ĉinio envolvis internaciajn magnatojn de ĉipoj en konkurencon por cifereca televidilo. En livero de DLP-televidiloj aliance kun grandaj ĉinaj entreprenoj kiel ekzemple Changhong kaj la Ŝanhaja Fabriko de Disaŭdigaj kaj Televiziaj Ekipaĵoj, la usona magnato de ĉipo la Teksasa Instrumenta Kompanio faris kontakton kun entreprenoj de nekolora televidilo por kunlaboro pri la tekniko de sensa kontrolo. Krome la ĉinaj entreprenoj TCL kaj Skyworth alianciĝis kun alia ĉipa magnato Intel por intensa disvolvo de cifereca televidilo bazita sur la ĉipa tekniko de Intel.

La nuna prezo de grandekrana alteklara televidilo estas kompare alta por ordinaraj ĉinoj. Espereble multe malgrandiĝos la memkosto de la televidilo post kiam ĉipo por cifereca televidilo de Intel estos aplikata en komerca uzado. Kaj la kosto de 50-cola likvakristala televidilo malleviĝos je 2/3.

Sed revolucio por la televidila merkato de Ĉinio ne signifas facilan sukceson de disvolviĝo de cifereca televizio. Ĝin ĝenos malfacilaĵoj de merkato, teknologio, enhavo kaj normo. Nematureco de la merkato, malfruiĝo de ellaboro de normoj, magra enhavo de programoj, neposedo de kerna teknologio kaj netrovo de matura merkata modo estas 5 malfaciloj por la disvolviĝo de la cifereca televizio de Ĉinio. Krome, kiam ciferecaj televidiloj estos grandnombre uzataj, la negativaj uzantoj fariĝos pozitivaj en elektado, kaj la tradiciaj publikaj televiziaj stacioj profitantaj ĉefe el reklamoj bezonos sin pretigi por la defio.