• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-11 17:58:45    
Nigrakola longvosta fazano (foto)

cri

La nigrakola longvosta fazano (Symaticus humiae) el la ordo de galinoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj logxas en la okcidenta kaj suda montregionoj de Junnan en Ĉinio, kaj ankau vidiĝs en norda Tajlando, norda Birmo kaj Assam de Hindio. El la kvin specioj de longvostaj fazanoj la nigrakola estas la plej bela. Ĝi longas 56 cm. kaj pezas 1 kg. Ĝian tutan korpon kovras kaŝtanbruna plumaro. Ĝia kapo estas ruĝbruna, la haŭto ĉirkaŭ la okuloj estas nuda kaj malhelruĝa, la gorĝo kaj kolo nigraj; la supraj dorso kaj brusto surhavas koloron de kupra sulfido, la malsupra dorso, lumbo, supraj kovraj plumoj de la vosto kaj la malsupra brusto estas nigrebrunaj, kun sablokoloraj kaj brunblankaj makuletoj; ambaŭ ŝultroj surhavas larĝajn blankajn makulojn, la flugiloj estas malhelbrunaj, ankaŭ kun blankaj makuloj, la ventro brunruĝa kaj la malsupraj kovraj plumoj de la vosto nigraj. La vosto estas sufiĉe longa, je ĉ. 50 cm., grizkolora kun transversaj strioj nigraj kaj brunaj, kiuj estas alterne vicigitaj, la eksteraj vostoplumoj sin prezentas plejparte kaŝtanaj. La femala birdo havas korpan plumaron de kaŝtanbruna koloro, ĝia verto estas flavbruna, la supra korpo estas kun nigraj transversaj strioj kaj la supra dorso kun lancoformaj blankaj makuloj.

La birdoj loĝas sur vastaj herbejoj aŭ en maldensaj arbaroj de pinoj kaj kverkoj sur rokoriĉaj montdeklivoj 1 000-3 000 m. super la marnivelo. Ili ofte vagadas pare aŭ grupe por serĉi manĝaĵojn. Ili flugas malalte kaj malrapide, manĝas glanojn, berojn, semojn, arbajn radikojn, junajn foliojn kaj ankaŭ vermojn, araneojn kaj aliajn insektojn. Ili malofte krias kaj la obtuza krio estas apenaŭ aŭdebla, tial oni nomas la birdon muta koko. Aprilo kaj majo estas ilia pariĝa tempo. Ili ne konstruas neston kaj la birdinoj demetas ovojn en natura terkavo aŭ kaverno, kie amasiĝas velkintaj folioj aŭ sekaj herboj. Ĝenerale, ili kovas ĉiufoje 6-8 ovojn, kiuj similas al kokaj ovoj sed estas iom malpli grandaj, kun koloroj blanka aŭ malhelflava.

La birdoj estas tre malmultaj kaj la plumoj tre belaj, ĝuste pro tio oni devas bone protekti ilin. Ĝis nun ili neniam montriĝis en ĉinaj zoo