• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-11 20:57:48    
Restoracio de Tajlandaj Pladoj en Pekino

cri
"Ĉe la manĝtabloj videblas akvofluoj, kvankam la akva areo ne estas granda, tamen tio ankoraŭ impresas, ke oni sin trovas ĉe rivero. En la akvofluoj vidiĝas lotusfloroj kaj naĝas fiŝoj. Ŝajnas, ke ni troviĝus en Tajlando kaj manĝus ĉe bordo de la rivero Meinan."

Tiujn vortojn diris fraŭlino Su Xue en iu pekina restoracio de tajlandaj pladoj. En la pasinteco, multaj pekinanoj, kia fraŭlino Su Xue, por percepti la etoson de manĝado ĉe la rivero Meinan, devis nur persone vojaĝi al Tajlando. Sed nun, oni povas viziti la restoracion de tajlandaj pladoj nomatan "Kapsiko Taj" en la okcidenta kvartalo de Pekino, kaj tie oni ne nur povas gustumi tipajn tajlandajn pladojn, sed ankaŭ ĝui la etoson de manĝado ĉe la rivero Meinan same kiel fraŭlino Su Xue. Nun ni kune vizitu tiun restoracion.

Kiam gastoj eniras en la restoracion, kelneroj vestitaj per la tradicia tajlanda kostumo sin klinas, kunmetinte manplatojn sur la brusto kaj salutas ĉiun en la tajlanda lingvo. Ĉe la enirejo de la restoracio estas muro kun la fluanta akvo, kaj sur la muro inkrustiĝis ŝtona skulptaĵo de la budha kapo alportita el Tajlando. Lumigate de lampoj, la akvofluo lante lavas la vizaĝon de la budho, kaj la bildo estas tre solena. S-ro Lu Weiming, mastro de la restoracio "Kapsiko Taj" diris, ke fluante el tiu ĉi muro, la akvo estas lerte kondukata per kanalo en internan parton de la restoracio. Li intencas krei per la akvo la pejzaĝojn ĉe la bordo de la rivero Meinan en Tajlando, enkorpigantajn la riveran kulturon de Tajlando. Li diris:

"Por dekoracii la restoracion, ni aranĝis la muron kun la akvofluo, kaj kondukas la akvofluon en la internan parton de la restoracio, simbolante fonton de la rivero. Mi deziras montri la tajlandan trajton. Tajlando estas lando, kiu alte atentas evoluigon de agrikulturo. La kultura origino de la agrikultura lando estas la rivero. En Ĉinio tiu estas la Flava Rivero kaj la Yangzi-rivero. Kaj en Tajlando ja estas la rivero Meinan. Do mi elmontras mian ideon en la restoracio."

S-ro Lu Weiming estas ĉino el Hongkong kaj specialisto pri dekoracia projekto. Por reaperigi la originalan kaj simplan stilon de Tajlando, li aviadile transportis al Pekino multajn konstruajn materialojn de la restoracio "Kapsiko Taj" el Tajlando.

En la restoracio "Kapsiko Taj", ĉie videblas la projekta koncepto de s-ro Lu Weiming. Pliparto de lumigiloj estas lignaj lampoj starantaj sur la tero, kun malhela kaj milda lumo. En la diafana lumo, ĉiu tablo, delikata kaj interesa, similas al malgranda scenejo kaj la restoracio aspektas aparte kviete kaj agrable. En la centro de la restoracio troviĝas kiosko, kiu povas enteni dekkelkajn manĝantojn. Ĝi estis konstruigita de s-ro Lu Weiming laŭ la formo de ĉe-vojaj kioskoj de Tajlando. Li diris:

"Mi intencas krei medion de la naturo en mia restoracio. En la centro de la restoracio staras kiosko ofte videbla en tajlandaj vilaĝoj, kaj la pingla tegmento estas ĝia propra stilo. Fakte mi volas elmontri ĉi tie la originalan kaj antikvecan guston de Tajlando, por ke oni perceptu tion, ke Tajlando estas antikva lando."