• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-12 07:55:43    
You Jin: Cindrigo de "Fiŝoj"

CRI
La aferon, tiutempe mi ne komprenis.
Vere ne komprenis.
Tiam mi aĝis 12 jarojn.
Bulante en obskura angulo de ĉambro, mi stulte rigardis panjon kiu sidis sur tabureto en korto. Krepusko flagris je ruĝaj flamoj, saltantaj el ferlada sitelo kaj ŝajnantaj monstretoj.
Panjo taǔzis ion en la sitelo, per longa ferpinĉilo, tiel ke fajreroj flugis ĉien, kvazaǔ grupo kaj grupo da oraj papilioj. Longe daǔris la taǔzado, ĝis ŝi, lasinte la feran pinĉilon, prenis alian taglibron kaj ĵetis ĝin en la sitelon. Baldaǔ fervoris denove la brulo kiu vualis per ruĝa brilo ŝian vizaĝon harditan en tiom da jaroj. Ekvibris la fibroj de mia koro.
Ŝi komencis la bruligon post tagmanĝo, sed ne finis ankoraǔ en vespero!
Ŝi faris cindron el pli ol 20 taglibroj, sukantaj je ŝiaj ŝvito, larmo kaj sango el la plej granda kaj plej grava parto de la vivo. Por kio? Pro kio? Tre bela, ŝia skribo. Ĉiufoje, vidinte ideogramojn de ŝi skribitajn, mi sentis, ke ĉarmulinetoj gracie dancas sur muzika skatolo. Sed nun, ĉiuj belulinetoj cindriĝas en la tragedia "incendio"! Ĉu ili sentas doloron? Mi min demandis, kun malĝojo. Tamen mi ne kuraĝis turni la demandon al mia patrino. La haǔto de ŝia vizaĝo tiel forte streĉiĝis, ke ĝi krevus ĉe ektuŝo. Mi povis anime kapti ion el la vivo de panjo. Sed en la tuta posttagmezo, nebula kaj peza, ĉio forfluis por ĉiam. Ĉio, kion mi, nur 12-jara, ne povis klare kompreni.
Mi komencis skribi taglibron ĝuste en tiu jaro, en kiu mia patrino forbruligis la siajn.
En nokto kvieta, mi atenteme malŝlosis la koron, apertigis ĝian pordon kaj elŝutis ĉiujn pecetojn, eĉ kokajn plumojn kaj ajlajn ŝelojn, kiujn mi kaŝis angule por ke neniu vidu ilin. Post kiam papero pleniĝis de tiaj bagateloj, mi sentis la koron malŝarĝita. Ho, taglibro, taglibro, vi estas bona rubujo, ke mi enŝovu ĉiajn nejustaĵojn, malkontentojn, indignon kaj koleron! Ho, taglibro, taglibro, vi servas ankaǔ kiel favora balancilo, por ekvilibrigi la kaprican humoron! Vi, ĝenerale dirite, estas mia trezoro... Jen kial en tiu posttagmezo, cindroplena posttagmezo, mi ne komprenis, neniel povis kompreni, kial mia patrino agis tiom kruele kontraǔ siaj taglibroj.
La taglibron mi skribis, de tago al tago, de monato al monato, de jaro al jaro, skribis kaj skribis; 1, 2, kelkajn, multajn, multegajn, unu ĉe alia, sur bretoj, jam de ili plenigitaj.
La vivo estas kvazaǔ akvo, dum la taglibro, fiŝo, kiu konservas en si ĉion pri la akvo, ĝiajn temperaturon, densecon, ekologian medion, fluan direkton k.t.p. Jaro post jaro, fiŝo kaj fiŝo, kiuj naĝas kaj naĝas, tra la jaroj.
La vivo estas kiel rivero, kiu bezonas kirladon kaj tredadon fare de fiŝoj – ju pli multe, des pli bone, en la jaroj de la juneco en kiu la mondo estas apenaǔ konata. Estas alie en la mezaĝeco, en kiu oni preferas, ke la rivero fariĝu senfiŝa, tial kvieta kaj klara.
Aĝante nur iom pli ol 30 jarojn, mi subite trovis, ke la taglibroj tro bruas, tede kaj eĉ mortige. Kaj mi decidis forbruligi 18-jarajn taglibrojn.
Mi fine komprenis la animstaton de la patrino, kiam miaj "fiŝoj" estis cindrigataj.