• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-12 09:48:23    
Enhavoriĉaj universitataj societaj kulturaj aktivadoj

cri

Karaj retlegantoj, en Pekino troviĝas pli ol 70 universitatoj kaj institutoj kaj estas pli ol 500 miloj da studentoj. En la libera tempo, studentoj kondukas diversajn aktivadojn. Universitataj societaj kulturaj aktivadoj estas enhavoriĉaj.

"DE Danca Grupo" estas societo de Ĉina Komunika Universitato por popularigi kaj disvastigi ritmenblusan dancon. Ĝi fondiĝis en 2003 kaj konsistas el pli ol 30 membroj. Ili venas el diversaj fakultatoj en la universitato kaj kuniĝas pro ŝato al ritmenblusa kulturo. Ilia viveca danco perfekte interligas kun ritmo. Ne nur kolektiva prezento, sed ankaŭ la individua, gajnas aplaŭdadon kaj ĝojkriadon de spektantoj. Estro de la societo Xia Rui diris:

"Mi ŝatas ritmenblusan kulturon kaj mi ŝatas danci, tial ni fondis la societon kaj per tio ni kune faras interfluon kaj amuzon. Tio estas populara kulturo, tial plaĉas al multaj homoj."

La "DE Danca Grupo" havas aktivadon en posttagmezo de ĉiu sabato. Iam ili faras provprezenton kaj iam ili invitas membrojn de samstilaj societoj de aliaj universitatoj kaj institutoj fari interfluon pri lerteco. Membroj de la "DE Danca Grupo" ofte partoprenas en diversaj konkursoj, organizataj de civila organizo aŭ televida stacio. En 2003 ili gajnis premion en konkurso de universitata ritmenblusa danco, organizita de Ĉina Centra Televida Stacio.

Japana studento Miyaxita Takunoli estas membro de la societo. Antaŭ 2 jaroj, li venis al Pekina Komunika Universitato por lernado. Li vivas, lernas kaj dancas kune kun ĉinaj studentoj. Parolante pri sia 2-jara vivo en Ĉinio, li emociite diris:

"En la societo, mi konatiĝis kun amikoj. Kvankam mi estas japano, tamen ili rigardas min kiel ĉinon. Tia interfluo estas bona. Kiam mi estas sola, mi amuzas kun ili kaj ni kune faras vojaĝon aŭ ion alian. Kiam mi renkontis malfacilaĵojn, ili helpas min."

Ankaŭ karikatura societo, kun pli ol 40 membroj, en la Ĉina Komunika Universitato estas bonvenigata societo meze de studentoj. Ilia regula aktivado estas spekti novan pentritan filmon. En ĉiu semajno, ili kondukas aktivadon. Membroj per spekto kaj interfluo pri la pentrita filmo, ne nur povas konigi plej freŝan karikaturan informon, sed ankaŭ povas lerni koncernan lertecon por krei katikaturon. La karikatura societo ofte invitas famajn karikaturistojn fari direktadon pri kreaĵoj de studentoj. Cetere membroj de la societo ofte okazigas ekspozicion. Ili per sia peniko atentas la socion, zorgas pri vivo de studentoj kaj eksponas vivecan fenomenon de junuloj.

Estro de la karikatura societo Xu Xiaoqing diris:

"En 2003, sur la granda muro, ni sukcese organizis ekspozicion de karikaturoj kun vigligo de ĉina karikatura afero kiel ĉeftemo; en aŭtuno de 2004, en parko Yuanmingyuan, ni funkciigis ekspozicion kun disvastigo de media protekto kaj zorgo pri naturo kiel ĉeftemo. Poste ni partoprenis en karikatura ekspozicio de ĉinaj kaj japanaj studentoj."