• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-12 16:22:28    
Rakonto pri maljunulo Han Shengyuan (1)

cri

Kanto, kiun vi aŭdas, estas Huaer-kanzono, kantita de sinjoro Han Shengyuan, 84-jara, hui-nacieca artisto. Tiu maljunulo kapablas kanti diversajn Huaer-kanzonojn per pli ol 20 melodioj. En tiu artikolo ni rakontos al vi pri tiu "Reĝo de Huaer-kanzono". Huaer-kanzono estas improviza prezentada formo de Hui-nacieco. Ĝi popularas en Shaanxi, Ningxia, Gansu kaj Qinghai, nordokcidenta Ĉinio. Prauloj de sinjoro Han Shengyuan loĝis longe en Qinghai, lia avo estis loka fama kantanto de Huaer-kanzono. Poste pro vivpremo la tuta familio migris al Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, kaj tie fikse loĝis. Tamen la bona stato daŭris ne longe, katastrofo trafis la familion tiel, ke li fariĝis senapoga orfo.

"Pasintece mia patro laboris por bienulo. Li, 37-jara, estis batmortigita de la bienulo pro renta ŝuldo. Kaj poste mortis ankaŭ mia patrino. Tial mi fariĝis senapoga orfo kaj komencis mian vagan vivon. Ĝuste en tiu vintro mi renkontis la avon Ma, bonkoran popolartiston." Li bone kantis Huaer-kanzonon. Post nelonge Han Shengyuan komencis lerni kantadon ĉe la avo Ma, ili lukris per kantado por vivteno. Pro saĝeco, bona voĉo kaj respekto al la avo Ma li gajnis profundan amon de la avo Ma. La maljunulo instruis al li ĉiujn sciojn pri Huaer-kanzono. Tiamaniere lia kantada lerteco iom post iom maturiĝis. Li kapablis ne nur kantadon, sed ankaŭ kompiladon de tekstoj de Huaer-kanzono.

Se tiu sperto estas la komenco de lia kantada vivo, do la senrezulta enamiĝo al iu knabino en lia juneco naskigis al li profundan amon al Huaer-kanzono. Ĝis nun li ankoraŭ bone memoras tiun sperton. Parolante pri tio, la maljunulo kun juneca brilo sur la vizaĝo emociiĝis tiel, ke li kvazaŭ revenis al la pasinteco.

"Pro bona voĉo mi kantis bone, kaj mi mem kompilis la tekston improvize. Tiam mi estis preskaŭ 18-jara. Foje kiam mi preterpasis iun lokon kaj, vidinte knabinon apud la vojo, laborantan, mi kantis Huaer-kanzonon."

La kantteksto diras, "Floroj sur montkrutaĵo ruĝe speguliĝis en rivero; fratineto tiras herbojn sur rizkampo, doloras al vi manoj, sed al mi la koro…. Kortuŝite de lia kanto, la knabino responde kantis, 'Sur alta monto vegetas gencianoj, en la provinco Sichuan produktiĝas teo; knabo preferas kampan vojeton por aŭskulti mian kanton.'" Tiel li konatiĝis kun tiu knabino. Ili ofte kune kantis Huaer-kanzonon, kaj iom post iom ekamis unu la alian. Tamen ilia amo ricevis fortan oponon de ŝiaj gepatroj pro malriĉeco de Han Shengyuan. Ŝiaj gepatroj malpermesis al la filino edziniĝi al tiu malriĉa junulo, kaj malliberigis lin en karceron.