En la 11-a de majo, afgana prezidento Hamid Karzai atingis la ĉefstabejon de NATO en Bruselo kaj ĉeestis al la kunveno de la Nord-Atlantika Konsilio kaj reprezentantoj de ne-NATO-membroj partoprenantaj en la pacprotekta agado en Afganio por diskuti pri la afgana situacio. Hamid Karzai ankaŭ faris interparolon kun Jaap de Hoop Scheffer, ĝenerala sekretario de NATO. Antaŭ tio Hamid Karzai jam vizitis la Eŭropan Parlamenton en Strasburgo de Francio. Li ankaŭ interparolos kun gvidantoj de Eŭropa Unio. Ĉi-foja eŭropa vojaĝo de Hamid Karzai celas tion, ke NATO kaj Eŭropa Unio liveru longtempan kaj plimultan helpon por la sekureco kaj ekonomia rekonstruado de Afganio.
En la 10-a de majo, Hamid Karzai faris parolon en la Eŭropa Parlamento en Strasburgo de Francio. Li apelaciis, ke Eŭropo liveru longtempan subtenon por la rekonstruado de Afganio, por ke Afganio fine fariĝu unu el la stabilaj kaj demokratiaj membroj en la internacia socio. Li esprimis, ke en la venontaj 10 ĝis 15 jaroj Afganio benonos pli da helpo liverita de la internacia socio por ellabori budĝeton kaj kontentigi la bezonadon de la rekonstruado en Afganio.
En la komuna raportista akcepto post sia interparolo kun Jaap de Hoop Scheffer, ĝenerala sekretario de NATO, en la 11-a de majo, Hamid Karzai unue esprimis sian dankon al NATO pro ĝia klopodado por protekti la sekurecan situacion en Afganio. Li esprimis, ke la sekureco en Afganio estas longa procezo por la afgana popolo kaj la internacia socio. Dum tiu ĉi procezo Afganio bezonas senĉesan helpadon el la internacia socio. Li diris, ke la elektado de la afgana parlamento en septembro de la kuranta jaro markos la finiĝon de la bonna procezo, tamen la finiĝo de tiu ĉi procezo ne signifas, ke Afganio jam realigis stabilecon kaj sekurecon. Tial Afganio bezonas "senĉesan subtenadon" de la internacia socio por alfronti multajn malfacilojn kaj defiojn.
Kun la varmiĝo de la vetero vigliĝas la talibana armita forto kaj diversaj terorismaj organizoj en la teritorio de Afganio. Lastatempe ofte okazis eventoj de atakoj al la usona armeo garnizonanta en Afganio kaj la armeo de la afgana registaro. Laŭ raporto, en la 3-a de majo usonaj armeanoj kaj afganaj policanoj estis atakitaj en la suda parto de Afganio. En la atako unu afgana policano mortis, 6 usonaj soldatoj kaj 5 afganaj policanoj vundiĝis. En la 9-a ĉi-monate aliaj du usonaj soldatoj atakite mortis en orienta Afganio. En la 11-a okazis la grandskala kontraŭ-usona manifestacio en orient-afgania urbo. 4 homoj mortis en konfliktado kaj 71 homoj vundiĝis, inkluzive de 7 policanoj.
Nuntempe ĉirkaŭ 8 500 soldatoj de la internacia sekureca helpa trupo garnizonas en Afganio. Krom tio, la usona armeo, kun la totala nombro de 18 mil soldatoj, garnizonas en Afganio por persekuti Talibanon kaj al-Qaeda, tamen tio ankoraŭ ne sufiĉas por la pacprotekta agado en la tuta teritorio de Afganio. Analizistoj opinias, ke eŭropaj landoj en NATO tenas malsamajn sintenojn rilate al la problemo de Irako. Plejparto el ili oponas kontraŭ la iraka milito lanĉita de Usono, ili do ĝis nun ankoraŭ rifuzas sendi soldatojn por la pacprotekta agado en Irako en la nomo de NATO. Tamen la eŭropaj aliancaj landoj en NATO ĝenerale tenas subtenan sintenon por plenumi la pacprotektan mision en Afganio. Tio ankaŭ estas la kialo, ke Hamid Karzai vizitas Eŭropon por serĉi longtempan subtenadon.
|