• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-12 17:31:51    
Blindaj kuracistoj en Pekina Masaĝa Hospitalo (foto)

cri

Inter 1,3 miliardoj da ĉinoj, troviĝas ĉirkaŭ 60 milionoj da handikapuloj. En Ĉinio, la handikapuloj estas vaste atentataj de la registaro kaj socio en la ĉiutaga vivo. La tria dimanĉo de majo de ĉiuj jaroj estas "Tutlanda Tago por Helpi Handikapulojn". Pere de fondo de ĉi tiu tago, la registaro esperas plie atentigi la publikon al la handikapuloj, por ke ili vivu kaj laboru pli bone. La "Tutlanda Tago por Helpi Handikapultojn" de la kuranta jaro estas la 15-a de majo, antaŭ tio, nia raportisto venis al Pekina Masaĝa Hospitalo por intervjui, ĉar en ĉi tiu hospitalo estas multaj blindaj kuracistoj. Hodiaŭ ni konigos al vi tiujn blindajn kuracistojn

La Pekina Masaĝa Hospitalo estas la plej granda masaĝa speciala hospitalo de Ĉinio. En ĉi tiu hospitalo estas pli ol 100 kuracistoj, inter alie pli ol 40 estas blindaj kuracistoj aŭ kuracistoj kun serioza manko de vidpovo.

Ĉi tiu hospitalo troviĝas en granda korto en la centra regiono de Pekino. Trairinte la ruĝan lignan pordon, oni povas vidi kelkajn altajn soforojn, tri vicojn de domoj kun ruĝaj aŭ verdaj fenestroj kaj pordoj. Tiuj domoj estas masaĝkuracaj ĉambroj de diversaj fakoj. Tra la grandaj vitraj fenestroj, videblas blankaj masaĝlitoj, kaj masaĝkuracistoj kuracantaj la malsanuloj.

Nia raportisto venis al unu el la kuracaj ĉambroj. Tie orde troviĝas 10 masaĝlitoj, sur kiuj kuŝas la kuracataj malsanuloj. Proksime al pordo, la kuracisto, nomata Zheng Li, iomete levinte sian kapon, forte knedas la dorson kaj talion de la malsanulo. Zhen Li sciigis al raportisto, ke ĉi tiu malsanulo vundis sian talion movante pezan objekton, kaj li faras masaĝan kuracadon al ĉi tiu malsanulo.

"Nun mi traktas flankon de lia vundiĝinta vertebro, ekde dorso, trans talio kaj ĝis sakro, reguligas la integran muskolon. Tio malstreĉos kaj reguligos la muskolon de la malsanulo."

Masaĝa kuracisto Zheng Li aĝas 35 jarojn, kaj estas serioza denaska malsanulo de katarakto. Kiam li estis 3-jaraĝa, li akceptis revidigan operacion, sed ankoraŭ ekzistas serioza manko de vidpovo al li.

En infanaĝo, kiam Zheng Li lernis en blindula lernejo, li jam komencis interesiĝi pri ĉina tradicia medicino. Kiam li lernis en mezlernejo, li eklernis kuracan masaĝon. Diplomiĝinte el mezlernejo, li plue lernis masaĝon en iu Instituto pri Akupunkturo kaj Ostologio. Poste, Zheng Li eklaboris en la Pekina Masaĝa Hospitalo, ĝis nun jam pli ol 10 jarojn.

De tiuj jaroj, Zheng Li kaj liaj kolegoj kuracis multegajn malsanulojn, eĉ resanigis iujn malfacile kuraceblajn malsanojn. Pro ilia zorgema kuracado, multaj malsanuloj resaniĝis sen operacio. Kaj tial la masaĝaj kuracistoj de la Pekina Masaĝa Hospitalo gajnis konfidon de multaj malsanuloj.

Nuntempe ĉiutage pli ol 400 malsanuloj vizitas la Pekinan Masaĝan Hospitalon. Estro de la hospitalo, sinjoro Lai Wei diris, ke por disvolviĝo de la hospitalo ne mankigeblas la diligenta laborado de ĉiuj kuracistoj, precipe la blindaj kuracistoj ludas gravan rolon en disvolviĝo de la hospitalo. Li diris:

"Ĉiuj blindaj kuracistoj estas ĉefaj fortoj en nia hospitalo. Aŭ laŭ devo, aŭ laŭ forteco kaj efikeco, preskaŭ ne estas diferenco inter ili kaj ni kuracistoj kun normala vidpovo. Ili eĉ estas pli bonaj."

Laŭ prezento, en la hospitalo, la specialisto-rangaj blindaj kuracistoj gajnas pli ol 8 000 juanojn de renminbi monate, kaj ankaŭ la ĵus diplomiĝintaj junaj blindaj kuracistoj povas gajni pli ol 4 000 juanojn. Tio estas alta salajro en Ĉinio.

Estro de la hospitalo Lai Wei diris, ke la blindaj kuracistoj faris profiton al la hospitalo, kaj la hospitalo ankaŭ taksas kulturadon al ili, kaj liveras oportunecon al ili en laborado kaj vivo.

Sinjoro Xiang Dong estas blinda kuracisto de la hospitalo, kaj ankaŭ estas ŝatanto de komputilo. Pere de komputilo, li ne nur akiras informojn pri sia profesio, sed ankaŭ foliumas novaĵojn, legas romanojn aŭ elŝutas muzikon por aŭskulti. Xiang Dong diris, ke kiel blindulo, li povas laŭvole uzi komputilon, ĉar la hospitalo liveras al li specialan softvaron.

"Niaj komputiloj havas specialan softvaron, nome ekran-lega softvaro, kiu povas laŭtlegi la vortojn sur ekrano de la komputilo, kaj ni povas rekte aŭskulti ilin. Ni ankaŭ povas registri la sonojn en diktafono kaj MP3-ludilo. Tio ege oportunigis nian lernadon."