• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-12 20:12:31    
Blankvosta haliaeto (foto)

cri

La blankvosta haliaeto (Haliaeetus albicilla) el la ordo de falkoformaj birdoj kaj familio de akcipitredoj generas en la Nordoriento kaj la malsupra baseno de Jangzi-rivero de Ĉinio. dum migrado ili videblas en ĉiuj apudmaraj provincoj de Ĉinio kaj travintras en la regiono sude de Jangz-rivero. Ili videblas ankaŭ en aliaj lokoj de norda hemisfero escepte de tropika zono. La supra korpo de la birdo estas malhelbruna, kun nigrebrunaj plumoj, la malsupra-bruna, kun plumrandoj iom helaj. La kapo kaj kolo estas helbrunaj, kaj la vosto pure blanka.

La birdoj vivas en marĉoj apud maro aŭ rivero. Escepte de la pariĝa tempo, ili foje loĝas malproksime de akvo, sur stepo aŭ monto 1 400-1 500 m. super la marnivelo. Ili kutime agas solaj, sed post la genera tempo ili ofte vivas kun siaj idoj. Ili flugas rektalinie kaj malrapide. Ripozante, ili sidas sur roko aŭ tero, aŭ staras sur arbo longtempe. Ili povas kapti grandan fiŝon kaj akvan birdon kaj ankaŭ ĉasi leporon, raton, tetraon kaj otidon. Kelkiam ili manĝas ankaŭ kadavron. La maskla birdo manĝas tre rapide, dum la femala subtile. Ili povas manĝi multe en unu fojo, tamen ili ankaŭ povas resti longtempe sen manĝi. Oni konstatis post observado, ke ili povas vivi 45 tagojn sen manĝi. La blankvostaj haliaetoj konstruas neston sur krutaĵo ĉe maro aŭ sur pinoj, kverkoj, ulmoj kaj alispecaj arboj. Ilia nesto estas 6-25 metrojn super la tero. La nesto estas farita el brancoj, en formo de dika telero, kun sternitaj branĉetoj, arboŝeloj, plumoj, musko kaj herboj ene. Ĉiujare dum pariĝo ili plej ofte uzas sian malnovan neston, kiu pligrandiĝas jaron post jaro. Ĝi havas diametron de 1,5-2 m. kaj altecon de 1-1,5 m., sed la nove konstruita nesto estas unu metron larĝa. La birdino demetas du ovojn, ovalajn kaj blankajn, iam kun malhelokraj makuloj. La femala birdo faras kovadon. Post 35 tagoj la birdidoj elkoviĝas. Unu monaton poste la junaj birdoj jam povas flugi 20-30 kilometrojn por serĉi manĝaĵon.

La kvanto de la blankvostaj haliaetoj multe reduktiĝis. Oni devas fari ĉion eblan por ilin protekti.

La tigrokapa haliaeto (Haliaeetus pelagicus) el la ordo de falkoformaj birdoj kaj familio de akcipitredoj malofte videblas en Ljuŝun kaj Jingkoŭ de la Nordoriento kaj Hebej-provinco de Ĉinio; ĝi troviĝas ankaŭ en la apudmaraj regionoj de Siberio, Japanio kaj Koreio. La birdo longas unu m. La tuta korpo preskaŭ estas kovrita de brunaj plumoj, kiuj havas sur si grizbrunajn striojn. La kapo surhavas lancformajn plumojn kaj la frunto blankajn. Parto de la kovraj plumoj de la flugiloj, la supraj kaj malsupraj kovraj plumoj de la vosto kaj tiuj de la kruroj kaj la vostoplumoj ĉiuj estas blankaj. Ĝi havas 14 vostplumojn, dum la aliaj specioj de akcipitredoj havas nur 12. la vosto sin montras konveksa. La diferenco inter la longa kaj mallonga plumoj esta 12 cm. La paro da centraj vostplumoj estas pli pinta ol la aliaj.