• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-13 08:33:22    
Seren' el Splen'

CRI
Kara samideano, bonvole legu alian tradukon (ne tiun de S. J. Zee nek tiun de K. Kalocsay) de "Antaǔ Drinko" de Li Bai:
Ĉu vi ne vidas, ke l' Flava River' alflugas de l' ĉiel'
torente en la maron, sen reven'?
Ĉu vi ne trovas: En spegula hal' tristigas blank' de ĉiu har'?
Jam neĝec' vespere el nigro en maten'!
Se vi feliĉon ricevas, gajadi vi ja devas,
kaj lasi la vintasojn neniom malplenaj kontraǔ l' lun'.
La ŝanco ĉiam Min atendas, kiomgrade Mi talentas.
Revenos fine mil taeloj post plena konsum'.
Ŝafojn kaj bovojn buĉu, delicon elsuĉu;
kaj ĝisfunde tricent tasojn per unu glut'!
Amikoj, drinku, drinku! La vinujojn ne forsvingu!
Mi kantu lirikon por vi. Aǔskultu do kun rezolut'!
Ho, kiom povas kosti ambrozio kaj nektar'?
Nur ebriadu sterne, por ne vekiĝi eterne!
De l' antikvec' sanktuloj dronas en soleca kar',
tamen restas la nomoj de drinkemaj homoj.
La princo Chen portempe folis en festen',
dekmil tasojn vetlude, monton da ŝercoj disŝute.
He, mastro, ne parolu pri la monŝparem'!
Sed multon da drinkaĵ' aĉetu kaj antaǔ la gastojn metu!
Eĉ miltaele valora pelto aǔ bucefal',
devas esti donita kontraǔ vino bonkvalita,
por liberiĝi el la jarmila amar'.
Ja jarmile famas la du paralelismaj frazoj en la komenco de la poemo, "Ĉu vi ne vidas, ..." kaj "Ĉu vi ne trovas, ..." eldirintaj la eternan naturleĝon kaj manifestantaj ekstreman kontraston kaj efemerecon per troigo de fenomenoj. Junece la aǔtoro havis grandan ambicion por fari brilan aferon en la kortego, en kiu tamen li fariĝis nominale membro de Imperia Akademio fakte imperiestra amuzpoeto kvazaǔ dorlotata besto. Fine... fine li povis nur forlasi la kortegon kaj pasigi tagojn en drinkado kaj versa improvizado. Ĉion aĉan el la koro, melankolion, triston, indignon, abomenon, splenon kaj... li fordrenadis per vino kaj forrulis per poemoj – fine li atingis mensan serenon, jam penetrinte, ke ĉio estas vanta. Ĝuste kun tia animstato, proksimume en la jaro 752, la aǔtoro vizitis kun sia amiko Cen Xun la komunan intimulon Yuan Danqiu. En bankedo, okazigita de Yuan Danqiu, nia poeto improvizis tiun ĉi poemon, ellasante ĉion, kortuŝe romantikan kaj eterece inspiran, el sia koro.
Hiperbolo estas okulfrapa karakterizaĵo de tiu ĉi poemo. La ciferoj, ekzemple "300 tasojn (da vino) per 1 gluto" kaj "10 000 tasojn vetlude", sentigas ne afektan troigon, sed romantikan instigon.
La tuta poemo, jen sor ĝis la zenito, jen sob en abismon! Legante ĝin, oni sentas sian koron forte batanta pro tia grandiozeco – el kolapsiga spleno en animskuan gajon kaj, fine, en folan serenon, ne de frenezulo aǔ fanatika homo, sed de granda geniulo, jam sin liberiginta el la jarmila amaro.