• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-13 16:04:12    
Ĉinio kaj Meksikio atingis komunajn konojn pri pluapaŝa profundigo de dulandaj strategiaj partneraj rilatoj

cri

Posttagmeze de la 12-a de majo, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco Jia Qinglin forlasis Meksikon per speciala aviadilo kaj finis sian 4-tagan oficialan amikecan viziton al Meksikio. Dum sia restado en Meksikio Jia Qinglin interŝanĝis opiniojn kun meksikiaj registaraj, parlamentaj kaj lokaj gvidantoj pri la duflankaj rilatoj kaj aliaj komune zorgataj problemoj kaj atingis multajn komunajn konojn pri plifortigo de la reciproke utilaj kunlaboroj en diversaj kampoj.

La strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Meksikio starigitaj en la jaro 2003 markis, ke la dulandaj rilatoj eniris novan disvolvan etapon. En la pasinta jaro la du landoj establis konstantan komitaton, kio metis solidan bazon por la disvolvo de la plenampleksa kunlaborado inter la du landoj. Tiel la amikaj rilatoj inter Ĉinio kaj Meksikio eniris la plej bonan etapon en la historio. Dum ĉi-foja vizito de Jia Qinglin en Meksikio, Ĉinio kaj Meksikio interŝanĝis opiniojn pri pluapaŝa profundigo de la strategiaj partneraj rilatoj kaj atingis gravajn komunajn konojn. Dum sia intervidiĝo kun meksikia prezidento Vincente Fox, Jia Qinglin esprimis, ke ambaŭ Ĉinio kaj Meksikio estas evoluantaj landoj kaj trovis respektivan disvolvan vojon komforman al propra ŝtata cirkonstanco. La du landoj akumulis multajn utilajn spertojn rilate al la ekonomia konstruado kaj socia evoluado. Tiel la du landoj devas plifortigi interfluojn por la komuna disvolviĝado. Ĉinio volonte kune klopodos kun Meksikio por profundigi la strategiajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Meksikio kaj plifortigi reciproke utilajn kunlaborojn. Vincente Fox esprimis, ke la meksikia registaro ege atentas pri la strategiaj partneraj rilatoj inter Meksikio kaj Ĉinio, volonte profundigos kune kun Ĉinio tiujn rilatojn kaj plifortigos kunlaborojn inter la du landoj en internaciaj aferoj. Ankaŭ prezidanto de la meksikia senato Diego Fernandez de Cevallos esprimis, ke Meksikio daŭre persistos en la politiko pri unu Ĉinio kaj plifortigos interfluadon kaj kunlaboradon kun la Ĉina Tutlanda Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco por kune injekti novan vivforton en la dulandajn strategiajn partnerajn rilatojn.

De la lastaj jaroj rapide disvolviĝas la ekonomia kaj komerca rilatoj inter Ĉinio kaj Meksikio. En 2004 la totala komerca sumo inter Ĉinio kaj Meksikio superis 7 miliardojn da usonaj dolaroj, kreskinte je 44% kompare kun tiu en la antaŭlasta jaro. Meksikio jam fariĝis la dua granda komerca partnero de Ĉinio en la latin-amerika regiono. Dum ĉi-foja vizito de Jia Qinglin en Meksikio, Ĉinio kaj Meksikio atingis multajn komunajn konojn pri pluapaŝa fortigo de la reciproke utilaj kunlaboroj en komerco, investo kaj aliaj kampoj.

Ĉi-foja oficiala vizito de prezidanto Jia Qinglin akcelis la reciprokan komprenadon de la du landoj kaj profundigis la amikecon inter la du flankoj. Tio utilos al akcelo de la strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Meksikio kaj al plenampleksa disvolviĝado de la reciproke utilaj kunlaboroj en diversaj kampoj.