• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-13 17:16:53    
Ruĝa ibiso (foto)

cri

La ruĝa ibiso (Nipponia nippon) el la ordo de cikonioformaj birdoj kaj familio de ibisedoj vivas ĉefe en Ĉinio, Japanio, Koreio kaj la suda parto de Sovetunio. Ĝi longas 67-80 cm. kaj pezas 1 400-2 00 g. La beko estas longa, kurba kaj nigra, ĝiaj pinto kaj radiko estas cinabrokoloraj. La saman koloron havas ankaŭ la kapo. La flugplumoj montriĝas flavruĝaj. Tian koloron oni nomas koloro de ruĝa ibiso. La tuta korpo estas kovrita de blankaj plumoj. Ĝi havas ankaŭ lancoforman plumkreston. La plumoj de flugiloj kaj vosto estas rozkoloraj. En la genera tempo ĝi kolorigas la plumojn de siaj kapo, kolo kaj dorso per grizkolora pigmento sekreciita de la nuda parto de la kapo.

La ruĝa ibiso faras malgrandan migradon laŭ sezono. Ĝi havas kutimojn similajn al tiuj de loĝbirdo kaj vagbirdo. De la fino de februaro ĝis la komenco de marto estas tempo por ilia pariĝo. La birdoj nestas sur arbo 10-22 m. alta ĉe akva kampo aŭ ĉe monteto apud rivereto. La ibiso ne lasas aliajn birdojn, eĉ siajn idojn elkovitajn antaŭ unu jaro, proksimiĝi al ĝia nesto. La ibisino demetas ĉiufoje 3-4 ovojn. La kovado, kiu daŭras 30 tagojn, kaj la nutrado de idoj, kiu daŭras 45 tagojn, estas alterne faritaj de la gepatraj birdoj. La gepatraj birdoj nutras siajn idojn per fiŝetoj, kobitidoj, ranoj, krustuloj kaj aliaj insektoj. La idoj prenas manĝaĵon el la subbeka poŝo de siaj gepatroj.

La ruĝa ibiso estas internacie rigardata kiel pereanta birdo. En la pasinteco la nombro de la ruĝaj ibisoj estis granda, sed ekde la 50-aj jaroj ĝi abrupte reduktiĝis. En la komenco de la 50-aj jaroj la ruĝaj ibisoj jam malaperis en Koreio kaj la suda parto de Sovetunio. En 1974 Japanio havis nur 15 ruĝajn ibisojn. Oni kaptis ĉiujn 4 ibisojn en Sadu por ilin bredi. En Ĉinio ili vivis en okcidenta kaj nordorienta Ĉinio. sed poste oni opiniis ke ili jam malaperis. En 1981 oni retrovis ĝin en Jangŝjan de Ŝenŝji-provinco. Ĝis nun oni trovis nur 11 tiuspecajn ibisojn (unu estas bredata).

La glacea ibiso (Plegadis Falcinellus) el la ordo de cikonioformaj birdoj kaj familio de ibisedoj loĝas en lagoj aŭ marĉoj de Eŭropo, Azio, Afriko, Aŭstralio kaj Ameriko. Ĝi hazarde montriĝas en Fuĝjan-kaj Ĝeĝjang-provinco de Ĉinio. ĝi estas mezgranda vadbirdo, kun longeco de 60 cm. Ĝiaj beko kaj kolo estas longaj kaj kurbaj. La nigrebruna plumaro brilas purpure, verde kaj brunruĝe. La kapo kaj kolo estas helprunaj. Vintre la plumaro perdas brunan koloron, sed konservas iom da briloj. Junaj birdoj havas nekurban bekon kaj pli helajn plumojn ĉe la malsupra korpo.