• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-16 10:20:27    
Karakteriza Restoracio "Kapsiko Taj" en Pekino

cri
En la pasinteco multaj pekinanoj, por percepti la etoson de manĝado ĉe la rivero Meinan de Tajlando, devis nur persone vojaĝi al Tajlando. Sed nun, oni povas viziti la restoracion de tajlandaj pladoj nomatan "Kapsiko Taj" en la okcidenta kvartalo de Pekino, kaj tie oni ne nur povas gustumi tipajn tajlandajn pladojn, sed ankaŭ ĝui la etoson de manĝado ĉe la rivero Meinan.

La originala tajlanda gusto troveblas ĉie en la restoracio. Eble la kaŭzo kuŝas en tio, ke s-ino Norah, la edzino de la restoracia mastro s-ro Lu Weiming, estas tajlandano kaj naskiĝis en bela tajlanda vilaĝo. Por ke la edzino povu sin senti kiel en la hejmlando, s-ro Lu Weiming multe cerbumadis pri dekoracio de la restoracio. 

En la restoracio troviĝas kvin loĝioj kun simpla, eleganta kaj karakteriza stilo. Unu el tiuj loĝioj estas aranĝita laŭ la aspekto de ordinara hejmo de tajlandanoj. En la loĝio plena de atmosfero de tajlandana hejmo, s-ino Norah emocie diris, ke ŝi tre ŝatas tiun ĉi loĝion. Ĉiufoje kiam ŝi eniris en tiun loĝion, ŝi sentas sin esti en la hejmo en Tajlando. Ŝi diris:

"Ŝajnas al mi, ke mi venis hejmen, kiam mi eniris en la loĝion. Troviĝas ĉi tie lito, vesto-hoko kaj manĝtablo, ĉio estas hejmeca kaj tre agrabla por mi."

En tiu ĉi tipe tajlanda restoracio, oni liveras al ĉiu kliento tipe tajlandajn pladojn. S-ino Liu Jingyan, deĵoranta direktoro de la restoracio, diris, ke la pliparto de krudmaterialoj de la pladoj estas rekte importitaj el Tajlando, kaj ankaŭ kuiristoj estas tajlandanoj. Tio garantias la originalan guston de ĉiu plado. Ŝi diris:

"Oni transportas la krudmaterialojn el Tajlando, kaj ĉi tie tajlandaj kuiristoj propramane preparas pladojn. Do sendube la gusto de pladoj estas la tipe originala."

En la menuo de la restoracio videblas diversspecaj frandaĵoj el la tajlanda stilo, ekzemple la acida kaj pika salato el cidonio, kareplado, rostita viando kaj dolĉaĵo. Spicaĵoj de tajlandaj pladoj konsistas el drogherbeca vanilo produktata en sudorienta Azio, tajlandaj citrono kaj kapsiko. Spicite per tiuj vegetaloj, la pladoj de la restoracio Kapsiko Taj povas konservi sian originalecon.

Krom la tradiciaj tajlandaj pladoj, klientoj venintaj al la restoracio povas ĝui ankaŭ la kant-dancan prezentadon de tajlandaj artistoj, kiujn invitis s-ino Norah el sia hejmlando. Kvankam s-ino Norah loĝas en Pekino jam longan tempon, tamen ŝi ĉiam memoras sian hejmlandon. Ŝi diris, ke ŝi rigardas la restoracion Kapsiko Taj la hejmo en Pekino, kaj deziras inviti pli multe da tajlandanoj gasti en sia hejmo. Ŝi ankaŭ bonvenigas amikojn el diversaj landoj viziti la restoracion kaj gustumi tipe tajlandajn pladojn, kiam ili vojaĝos al Pekino.