• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-16 15:21:13    
Iom pri societaj kulturaj aktivadoj en universitatoj

cri

Majo-4-Literatura Societo estas la societo kun plej longa historio en Pekina Universitato. Ĝi fondiĝis en 1956 kaj okupiĝas ĉefe pri kreado de poemo kaj romano. En la societo, ŝprucis aroj da reprezentantoj en la ĉina poezia altaro. De 2000, la Majo-4-Literatura Societo okazigos "weiming- poezian sezonon" en ĉiu jaro. La sezono daŭras unu monaton kaj havas multajn aktivadojn, ekzemple grandskala deklamo, kurso, kunsido kaj aliaj. "Weiming poezia sezono" unuflanke havigas al studentoj bonŝancon eksponi siajn kreitajn poemojn, aliflanke faciligas al pli multaj homoj koni poezion.

Estro de la Majo-4-Literatura Societo Huang Qian diris:

"Unuflanke la moderna poezio havas grandan diferencon kun ĉina antikva poezio en strukturo kaj ritmo, aliflanke ĝi ĉefe manifestas penson de nuntempaj junuloj kaj modon kaj animon en la nuna epoko. Kompreneble universitataj poetoj ĉefe priskribas nian nunan vivon."

Orkestro de Pekina Natur-Scienca kaj Teknika Universitato ĝuas famecon meze de pekinaj universitatoj kaj institutoj. Ĝi fondiĝis en 2000. La orkestro, per sia karakteriza arta ĉarmo viglas en kaj ekster la universitato. Krom plenumo de diversaj prezentaj taskoj de la universitato, membroj de la orkestro ofte utiligas liberan tempon por fari prezenton en trupo kaj en kamparo de ĉinaj diversaj lokoj. Ili per muzikaĵo, konstruas ponton de interfluo inter universitato kaj la socio.

De la lastaj 5 jaroj, la orkestro faris provprezenton de multaj muzikaĵoj de muzikistoj Webber en la 19-a jarcento ĝis Shostakovich en la 20-a jarcento; de preskaŭ cent ĉinaj kaj alilandaj famaj muzikaĵoj. Dank' al provprezento kaj prezento, membroj de la orkestro plivastigas vidkampon pri arto kaj altigas sian artan edukitecon.

Zhu Dong servas kiel estro de la orkestro de la Pekina Natur-Scienca kaj Teknika Universitato. Li diris:

"En la pasintaj 2 jaroj depost partopreno en la orkestro, mi havis pli profundan komprenon pri arto. Ĉar antaŭ prezento, vi devas koni ĝian koncernan fonon. Aliflanke mi konatiĝis kun multaj amikoj. En ordinara tempo, ni diskutas pri afero rilate al muziko kaj mi povas absorbi ilian superecon."

En ĉiu jaro, la orkestro okazigas "Novjaran Koncerton" kaj "Serian Internan Koncerton" en printempo kaj aŭtuno. Tiu aktivado faciligas al eleganta arto kunfandiĝi kun universitata kultura vivo kaj per tio studentoj iom post iom eniras en templo de klasika muzikaĵo.