• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-16 15:36:05    
Inklino de loĝantoj de Lanzhou al spageto (foto)

cri

La urbo Lanzhou estas ĉefurbo de la provinco Gansu en nordokcidenta parto de Ĉinio. Aŭdinte la nomon Lanzhou kredeble multaj ĉinoj ekpensos pri spageto kun bovaĵo, la plej karakteriza manĝaĵo de la urbo. La spageto kun bovaĵo estas manĝaĵo ne nur plej ŝatata de la loĝantoj de Lanzhou, sed ankaŭ tre ŝatata de homoj de aliaj lokoj kaj eĉ de aliaj landoj. Tio alportas senfinan gloron al la loĝantoj de la urbo Lanzhou. Hodiaŭ ni kune eniru vivon de la loĝantoj de Lanzhou, por ekkoni ilian amon al la spageto kun bovaĵo.

En la urbo Lanzhou, ĉie videblas la islamaj restoracioj de spageto kun bovaĵo. En la restoracioj, la amaso da klientoj, varmaj spagetoj kun bovaĵo, fariĝis neniam ŝanĝota vizio de la urbo Lanzhou. La hastantaj laboristoj, promenantaj maljunuloj, lernantoj portantaj librosakon, ili ĉiuj ŝatas manĝi bovlon da spageto kun bovaĵo kaj komenci vivon de la tago.

Inter la spageto-manĝantoj, oni ofte vidas la familion de sinjoro Shi Feng. Shi Feng laboras en kultura centro de la urbo Lanzhou. Lia edzino estas kontistino. Lia filino studas en universitato de Lanzhou. Nuntempe ilia vivkondiĉo estas sufiĉe bona, kaj manĝi en restoracio estas nur ĝenerala afero. Sed gustuminte multajn manĝaĵojn, ili plej ŝatas spageton kun bovaĵo. Sinjoro Shi diris:

"Mi vivas en la urbo Lanzhou jam de pli ol 30 jarojn, mi manĝis la spageton kun bovaĵo preskaŭ ĉiumatene. Precipe laborinte en aliaj lokoj, tuj post elvagoniĝo mi volas nur manĝi spageton kun bovaĵo. La spageto kun bovaĵo estas malmultekosta kaj utila, krome, manĝinte ĝin mi sentas min komforta. Kaj ĝi estas bona por sano."

Ĝenerale la spageto de Lanzhou estas entenata en granda bovlo, kio montras malkaŝemon. En bovlo troviĝas "klareco, blanko, ruĝo kaj verdo", kiuj signifas klaran supon de bovaĵo, blankan rafanan tranĉaĵon, ruĝan kapsikan oleon kaj verdan koriandron. La brile kontrastantaj koloroj estas tre allogaj. Kiam mi manĝas ĝin, kiel diris sinjoro Shi Feng, "mia frunto estas plena de ŝvito, kaj la manĝaĵo estas tre apetitiga". Kaj tiu granda bovlo da spageto kun bovaĵo kostas nur iom pli ol 2 juanojn.

Kvankam la spageto de Lanzhou estas nur bovlo da spageto, sed ĝia kuirprocezo tute ne estas simpla. Ekzemple, en la supo de bovaĵo estas kelkdek specoj de materialoj, ekzemple bovaĵo, bova osto, kajena pipro, kaj aliaj. La supo de bovaĵo estas kvazaŭ nomtabulo de diversaj restoracioj de spageto kun bovaĵo en Lanzhou. En malsamaj restoracioj la gusto de supo iam ege malsimilas. Receptoj kaj materialoj malsamas, tial ankaŭ la gusto de supo malsamas.

En iuj famaj restoracioj de spageto kun bovaĵo, por teni la originalan supan gusto de propra restoracio, la recepto de la supo estas ne ekstereninformebla. En la plej fama restoracio de spageto kun bovaĵo en la urbo Lanzhou Mazilu, kiam la mastro Ma Zilu estis 75-jaraĝa, li ankoraŭ sola preparas supon laŭ recepto en sia recepta kuirejo, ĉar li timas, ke eksteruloj posedos la recepton. Sinjoro Shi Feng konas unu kuiriston de la spageto Hao Yanshi, kiu laboris je spageto jam pli ol 20 jarojn. Kaj lian metion pri preparado de supo li heredis de sia avo kaj patro. Majtro Hao Yanshi diris, ke krom la heredita supo de bovaĵo, la teknikon de tirado de spageto oni devas posedi per individua ekzercado.

"Por tiri spageton, oni devas unue ellerni knedi paston. Krome, tirante la spageton, oni devas havi altan teknikon. Tirado de spageto estas arto. La majstro de tirado de spageto devas lerni almenaŭ unu jaron por komenci fari spageton."

Kiel tradicia manĝaĵo de Lanzhou, la spageto kun bovaĵo jam fariĝis nemankigebla frandaĵo en vivo de plejmulte da loĝantoj de la urbo Lanzhou. Shi Rongrong, filino de Shi Feng, estas studento, kiu emas akcepti novajn aferojn. Same kiel plimulte da junuloj en Ĉinio, ŝi ŝatas KFC, McDonald's kaj aliajn eksterlandajn rapidajn manĝaĵojn, tamen, la spageto kun bovaĵo ankoraŭ estas nemankigebla en ŝia vivo. Ŝi diris:

"Mi kreskis en la urbo Lanzhou, en mia infanaĝo mi manĝis la spageton kun bovaĵo kun miaj gepatroj ĉiumatene. Kaj nuntempe mi ankoraŭ ofte manĝas la spageton kune kun amikoj kaj kunlernantoj. Mi sentis min tre ĝoja. Kaj tiu gusto jam plaĉas al mi. Manĝado de la spageto kun bovaĵo jam fariĝis parto de nia vivo."

Nuntempe en la urbo Lanzhou troviĝas pli ol 1 200 restoracioj de spageto kun bovaĵo. Iuj grandaj restoracioj povas enspezi pli ol 40 milionojn da juanoj de renminbi. Eĉ la funkcia sumo de etaj restoracioj, kies areo estas iom pli ol 20 kvadrataj metroj, superas 1 000 juanojn de renminbi ĉiutage.

Samtempe, la konsumado de la spageto kun bovaĵo ankaŭ ege akcelas la prosperiĝon de la industrioj de bredado de bovoj, kaj prilaborado de tritika faruno. Ĝi ludas gravan rolon en prosperigo de loka ekonomio, pliigo de enoficigo, kaj aliaj flankoj.