• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-16 15:45:22    
Usona ŝtata sekretario Condoleezza Rice faris subitan viziton al Irako

cri

En la 15-a de majo, usona ŝtata sekretario Condoleezza Rice atingis Irakon kaj faris subitan viziton en Irako. Tio estis la unuafoja vizito fare de Condoleezza Rice de post ŝia enoficiĝo kiel ŝtata sekretario, kaj tiel ŝi fariĝis la unua altaranga oficisto de la usona registaro, kiu faris viziton en Irako post la fondiĝo de la iraka transira registaro.

Condoleezza Rice faris ĉi-fojan viziton sub la senĉesa eskaladiĝo de la streĉa situacio en Irako. De la fondiĝo de la iraka transira registaro en la fino de la lasta monato, la armitaj organizoj en la teritorio de Irako senĉese faris eksplodigajn atakojn al oficistoj de la iraka registaro, la iraka polica trupo kaj la usona armeo garnizonanta en Irako. En tiuj atakaj eventoj sume pli ol 450 personoj mortis. Irako sin trovas en la nova tajdo de perfortaj atakoj.

Rilate al la senĉese eskaladiĝa perforta agado, la iraka nova registaro kaj la usona armeo garnizonanta en Irako prenis serion da rimedoj, inkluzive de la milita agado okazinta de la 7-a ĝis la 14-a de majo en la dezerta regiono de la nordokcidenta parto de Irako ĉe la iraka-siria landlimo por ekstermi alilandajn armitojn. En sia deklaro publikigita en la 14-a de majo, la usona armeo diris, ke en la nomita milita agado almenaŭ 125 armitoj estis mortigitaj kaj 39 armitoj kun "ege granda informeca valoro" estis arestitaj. Sed en la agado 9 usonaj soldatoj mortis kaj aliaj 40 vundiĝis.

Tamen la serio da agadoj de la usona armeo kaj de la iraka nova registaro neniom mildigis la streĉan situacion en Irako. En la lastaj tagoj ankoraŭ estis multaj eksplodigaj kaj atakaj eventoj. En la sama tago, kiam Condoleezza Rice atingis Irakon, okazis pluraj atakaj eventoj en diversaj lokoj de Irako, kiuj kaŭzis morton de 8 homoj kaj vundiĝon de dekoj da homoj.

Je tia kriza momento Condoleezza Rice faris subitan viziton al Irako por esprimi sian subtenon al la iraka nova registaro kaj fari interkonsiliĝadon kun la iraka nova registaro por malstreĉi la nunan irakan situacion.

En la sama tago Condoleezza Rice atingis per helikoptero la ĉefurbon Irbil de la iraka norda Kurda Aŭtonoma Regiono kaj faris intervidiĝon kun Mesud Barzani, prezidanto de la kurda Demokratia Partio. Post la intervidiĝo Condoleezza Rice emfazis, ke Usono klopodas por disvolvi amikajn rilatojn kun la kurdoj por antaŭenpuŝi la establon de demokratia federacia Irako.

Post mallonga restado en Irbil Condoleezza Rice flugis al Bagdado kaj okazigis interparolon kun Ibrahim al-Jaafari, ĉefministro de la iraka transira registaro. En la komuna raportista akcepto okazigita post la interparolo, Condoleezza Rice laŭdis la registaron de Ibrahim al-Jaafari, dirante ke ĝi estas registaro konsistanta el irakaj diverstavolaj personoj kun vasta reprezentanteco. Condoleezza Rice samtempe konfesis, ke la sekureca situacio en Irako ne estas optimisma. Ŝi esprimis, ke la plurlanda trupo daŭre garnizonos en Irako, ĝis tiam, kiam Irako posedos la memdefendan kapablon.

Condoleezza Rice emfazis, ke la usona armeo daŭre persekutos por ekstermi la "teroristojn", kiuj provas malhelpi la irakan rekonstruadan procezon. Parolante pri la ŝlosila problemo de ellaboro de la Konstitucio, ŝi esprimis, ke personoj de la sunaisma sekto devas pluapaŝe partopreni en la ellaborado de la nova Konstitucio.

Ibrahim al-Jaafari esprimis, ke la nova registaro klopodos por garantii, ke la sunaismaj moslemoj povu partopreni en la ellaborado de la iraka Konstitucio. Samtempe Irako rapidigos la trejnadon de siaj armeo kaj polica trupo, por ke ili kiel eble plej rapide posedu la kapablon de memdefendado, tiel la fremdlandaj armeoj povu frue retiriĝi el Irako.