• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-16 17:17:40    
Irano montras decidon pri neforlaso de paca utiligo de nuklea energio

cri

Lastatempe la irana nuklea problemo havas novan progreson. Unue irana oficisto informis, ke Irano preskaŭ atingis interkonsenton en la intertraktado kun Francio, Germanio kaj Britio, kiuj reprezentas EU-n, pri restarigo de urania riĉigo de Irano. Poste, la irana parlamento aprobis leĝprojekton pri nuklea energio kaj urĝis la registaron plue disvolvi nuklean teknikon. Ĉar ekde la 30-a de aprilo, la irana registaro jam foje kaj refoje esprimis, ke ĝi restarigos partan uranian riĉigon, tial la eŭropa publiko opiniis, ke la ago de Irano montras, ke Irano jam decidis protekti sian rajton en paca utiligo de nuklea energio, eĉ se la irana nuklea problemo estos prezentata al la Sekureca Konsilio de UN.

Por fari novan intertraktadon kun EU, Irano decidis prokrasti sian planon pri restarigo de parta urania riĉigo je unu semajno aŭ dek tagoj, tio mildigis la streĉan etoson. Tamen, ne ŝanĝiĝis la esenco de la problemo. Eŭropa publika opinio ĝenerale diris, ke la necedema sinteno de Irano ne nur estis intertrakta taktiko, sed ankaŭ montris, ke Irano vere preparas praktiki sian planon pri restarigo de parta urania riĉigo.

Analizanto opinias, ke la kialo de la necedema sinteno de Irano estas jena:

Unue, tio rilatas al baza juĝado de Irano al la propra nuklea problemo. Memdecide esplori kaj utiligi nuklean energion rilatas al ŝtataj interesoj kaj longtempaj interesoj de Irano, por garantii, ke Irano neniam estu regata de aliaj, Irano devas regi kompletan nuklean teknikon de elpreno de fuzaĵoj al kontruado de reaktoro.

Due, Irano havas leĝan bazon. La "Konvencio pri Nuklea Nedisvastigo" donis al ĉiuj landoj rajton pri paca utiligo de la nuklea energio. Pro tio Irano opinias, ke estas laŭleĝe ke Irano pace utiligas nuklean energion kadre de tiu konvencio. En tiu flanko, ĝi akiris kompaton kaj subtenon de multaj aliaj landoj, inkluzive de Rusio.

Cetere, granda eksporta lando de petrolo estas politika pezilo de Irano. Laŭ Irano, ĝi estas la dua plej granda lando de petrola eksportado en la organizo de petrolaj eksportaj landoj, krome la internacia petrola prezo altiĝis, eĉ se okcidentaj landoj volas instigi la Sekurecan Konsilion de UN praktiki ekonomian punon al Irano, ili devas konsideri pri tio. Eŭropo estas granda kliento de irana petrolo. Ĝuste kiel diro de Irano, se la irana nuklea problemo estos prezentata al la Sekureca Konsilio de UN, EU estos la plej granda viktimo.

Laŭ publika opinio de Eŭropo, ĝuste pro supremenciitaj faktoroj, Irano firme insistas en siaj ŝtataj interesoj, eĉ publike predikis, ke ĝi ne timas militan atakon de Usono. Laŭ raporto, iuj francaj oficistoj inkliniĝas al tio, ke oni permesu Iranon restarigi limigitan uranian riĉigon sub severa kontrolado de la Internacia Atom-energia Agentejo, tamen tio estis oponita de Britio. En tia situacio, la nova intertraktado de Irano kaj EU estos pli atentata.