• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-17 11:40:51    
Ĉina fama edukisto de voĉmuziko Guo Shuzhen

cri

En 1958, Guo Shuzhen diplomiĝis per eminenta sukceso en ekzameno. Dum lernado en alia lando, ŝi partoprenis en prezento de multaj grandskalaj artaj aktivadoj kaj gajnis premion en konkurso de klasika voĉmuziko de la 5-a monda junula festivalo okazinta en 1955; en 1957, en la konkurso de klasika voĉmuziko de la 5-a monda junula festivalo, ŝi refoje gajnis la unuan lokon kaj oran medalon. Cetere ŝi respektive ludis rolojn de Tajiyana en opero de Tchaikovsky kaj en opero de Pushkin . Ŝi per sia sukcesa prezento, altiris al si atenton de la tuta Sovetio. Tiam radio de Sovetio dissendis ŝian diskon kaj ŝi estis honore titolita kiel "figurino kun la reala senco en opero de Pushkin kaj Tchaikovsky".

En 1959, Guo Shuzhen revenis al la patrolando kaj poste servis kiel instruisto en ĉina Centra Muzika Instituto. Ŝi sinsekve veturis al dekoj da eŭropaj, aziaj, nordamerikaj kaj sudamerikaj landoj por fari prezenton kaj esploron. Dum longtempa arta praktiko, Guo Shuzhen iom post iom formis sian propran stilon. Ŝi havas vastan diapazonon kun eleganta kaj laŭta sono. Aliflanke ŝi lertas profunde kompreni enhavon de muzikaĵo kaj trafe faras prezenton de roloj.

Krom prezento en scenejo, en la lastaj 30 jaroj, Guo Shuzhen en kampo de voĉmuzika eduko, kulturis multajn talentulojn, ĉinaj famaj kantistoj Deng Yun, Wu Bixia, Liu Yuanyuan, Yao Hong kaj aliaj estas ŝiaj studentoj. Ŝiaj eminenta instrua frukto kaj alta respondecemo gajnis konfirmon de la instituto kaj bonvenigon de studentoj. Ŝi multfoje estis premiita de ĉina Kultura Ministerio kaj aliaj koncernaj departementoj.

Nun Guo Shuzhen jam estass 78-jara, tamen ŝi ankoraŭ zorgas pri disvolviĝo de ĉina voĉmuzika afero. En la kuranta jaro, Ĉinio okazigos la 3-an mondan voĉmuzikan konkurson. Ŝi faras preparadon por la afero. Ŝi diris:

"Nun en la mondo, homoj agnoskis, ke Ĉinio estas potenca voĉmuzika lando, nia lando do estas tia kun la reala senco. En la kuranta jaro, okazos la 3-a monda voĉmuzika konkurso en Ĉinio. Nun mi klopodas por la afero. Per la konkurso, ni povas fari propagandon pri ĉina voĉmuzika arto, ĉar partoprenontoj devas prezenti unu ĉinan kanton. Tio faciligos al ili kompreni ĉinajn kulturon kaj historion. Mi plenforte klopodos por tio."