• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-17 15:20:27    
Fu Wengang kaj lia ludo de stango kun flirtanta flago (foto)

cri

Fu Wengang estas 40-jara viro kun alta staturo. Li heredis de sia patro ludon de granda stango kun flirtanta flago. Menciante tion, li emociiĝis: "Antaŭe mi ŝatis ludi la stangon, sed poste ne plu ŝatis ĝin. Nun mi jam ne povas disiĝi de ĝi kaj mi decidis vivi kune kun ĝi la tutan vivon."

Tiu ludo estas tradicia programero en ĉina akrobatiko. Ĝi naskiĝis antaŭ pli ol 2 mil jaroj. Oni diris, ke tiam Ying Kao, generalo de Zheng-regno, ĉiufoje ludis grandan flagon en revuo de armeo. Post tio ankaŭ la ordinaraj loĝantoj de Zheng-regno ludis tian flagon por soleni abundan rikolton kaj festojn. En Song-dinastio (960-1279) tiu ludo fariĝis programero en ĉina akrobatiko.

Nun ni vidas, ke granda bambua stango dika kiel bovlo, alta je 10 metroj kaj peza je 40 kilogramoj estas subtenata de mano de prezentanto, kiu per ĝi faras diversajn movojn interesantajn la rigardantojn.

En la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento en Pekino la plej fama ludanto de la bambua stango kun flirtanta flago estis artisto Bao Shanlin, kiu havis 5 disĉiplojn, el kiuj nur Fu Shunlu heredis samtempe la luktarton kaj ludon de la stango. Fu Shunlu estis patro de Fu Wengang.

En sia infaneco Fu Wengang ŝatis ludon de la stango kun flirtanta flago. Ĉiufoje, kiam la patro prezentis la ludadon, la filo estis apud li. La brila prezentado vekis varman aplaŭdadon de la spektantoj, kio forte impresis lin. Li deziris mem prezenti la ludadon. Kiam li estis 15-jara, la patro faris por li malgrandan stangon nur 4 metrojn altan. Li do mem ekludis, sed ho ve, la ekzercado estis tre laciga, kaj li volis forlasi ĝin.

Fu Wengang havis 7 gefratojn. Li, la plej juna, estis ĉiam favorata de la tuta familio. Sed de tiam, kiam li komencis ekzerci sin per la stango, li devis ellitiĝi frumatene kaj preni la stangon ligitan al arbo kaj laŭ postuloj de la patro ekzerci sin per ĝi en la loko, 3 metrojn longa kaj 2 metrojn larĝa. La patro traktis lin severe. Li ofte batis la filojn per ĉevalvosta vipo, se ili pigris. Akrobatoj de stango ofte starigis la stangon sur la frunto. Por fortikigi la frunton, la patro ofte frapis la frunton de la filoj per liana vergo. Post laciĝo de la patro, la filoj daŭrigis la frapadon al si mem. Komence ili sentis doloron, kaj poste pro la konstanta frapado sur la frunto tie aperis ŝvelaĵo, kaj post kiam la ŝvelaĵo malaperis, ili daŭrigis la ekzercadon. Post unu jaro sur ilia frunto aperis dika kalo kaj ili sukcese trapasis la ekzamenon.

"Tiam post lernohoroj la knaboj ofte ludis ferringon, sed mi ŝatis korbopilkon, sed post kiam mi kontaktis ludon de la stango, la infana ludo komplete forlasis min."

Ĉar ili diligente ekzercis sin per la stango gvidate de la severa patro, post 6 jaroj Fu Wengang povis kontentigi la patron per sia ludado.

Oni diris, ke por la ludo oni devas alten ĵeti la stangon kaj stabile starigi ĝin, kaj fari tion rapide, stabile kaj fari ĉion harmonie per la manoj kaj okuloj. Nun la stango uzata de Fu Wengang altas 12 metrojn kaj pezas 40 kg. Sur la stango flirtas larĝa flago kun ideogramoj signifantaj antikvan stangon kun flirtanta flago kaj 28 kupraj tintiloj. Kiam li ludas la stangon, la tintiloj bele sonoras. Li subtenas la stangon per mano, fingroj, ŝultroj kaj furnto. Li ofte ludas la programeron "Ora koko staras sur unu piedo", kaj kiam la stango subite falas de sur lia frunto kaj glitas sur lian lumbon, li kaj la stango staras senŝanĝe.

Por pliigi la ĉarmecon de la ludado, li kreis serion da ludmanieroj kun la temo de gravaj historiaj personoj aŭ eventoj. Kiu feliĉe ĝuas lian prezenton, tiu bone konas la streĉitecon kaj humuron de lia ludado. La danĝera movo ofte stuporigas la rigardantojn kaj la humuraj movoj ridigas ilin.

En 1991, kiam Fu Wengang plenenergie laboris por heredi la akrobatikon, lia patro grave malsaniĝis. Antaŭ sia morto la patro diris al li: "Daŭrigu la ludon de la stango kaj luktarton. La arto ne devas forperdiĝi pro vi." La vortoj de la patro vigligis lin. Li bone konscias la pezan ŝarĝon sur siaj ŝultroj.

Komence de 1999 Fu Wengang dediĉis sian ĉefan energion al resumo kaj kreo de la arto kaj kulturo de novaj akrobatoj. Li kaj lia frato kune resumis la artan teorion pri ludo de la stango kun flirtanta flago.

Nun Fu Wengang daŭre klopodas. Li devas prepari sin por internaciaj artaj festivaloj kaj naciaj sportkunvenoj. Malgraŭ la granda okupiteco li neniam ĉesis instrui la disĉiplojn por disvolvi la tradician popolan arton.