• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-17 16:50:35    
Inaŭguriĝis malgrandaskala pinta kunveno de afrikaj landoj pri darfur-a problemo

cri

Vespere de la 16-a de majo en la libia ĉefurbo Tripolo inaŭguriĝis la malgrand-skala pinta kunveno de afrikaj landoj pri la darfur-a problemo. Gvidantoj el Libio, Sudano, Egiptio, Niĝerio, Ĉadio kaj aliaj landoj kaj oficistoj el la Ligo de Arabaj Landoj kaj el Afrika Unio ĉeestas al la kunveno.

Ĉi-foja pinta kunveno estas 2-taga kun 3 ĉefaj temoj. Unue, la kunveno diskutos pri antaŭenpuŝo de restartigo de la paca intertraktado inter la sudana registaro kaj la kontraŭ-registara armita forto de la regiono Darfur-o. De la lasta duono de la pasinta jaro, sub la puŝado de Afrika Unio, la sudana registaro kaj 2 kontraŭ-registaraj armitaj fortoj de Darfur-o okazigis 3 sinsekvajn pacajn intertraktadojn, tamen la intertraktadoj ricevis tre malmultajn rezultojn, kaj nun la paca intertraktado estas en la stagna stato. Antaŭvespere de la inaŭguro de la kunveno ĝenerala sekretario de la Ligo de Arabaj Landoj Amr Moussa publikigis deklaron, dirante, ke pro la stagno de la paca intertraktado, la streĉa situacio en la darfur-a regiono neniom mildiĝas. Tiel la ĉefa tasko por ĉi-foja pinta kunveno estas starigo de la mekanismo por restartigi pacan intertraktadon. Li apelaciis, ke koncernaj flankoj de la darfur-a problemo, kun sincereco por solvi la problemon, revenu al la tablo de intertraktado. En la 10-a de majo, sudana unua vicprezidento Ali Osman Mohammed Taha reasertis, ke la sudana registaro jam faris plenan preparadon por la restartigo de la paca intertraktado.

Due, la kunveno diskutos pri tio, kiel oni alfrontos la novan situacion post la pasigo de la rezolucio n-ro 1593 fare de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj en marto de la kuranta jaro. Laŭ tiu ĉi rezolucio, la militaj oficiroj kaj registaraj oficistoj de Sudano, membroj de la gerila trupo inklina al la registaro kaj membroj de kontraŭ-registaraj armitaj fortoj, kiuj faris militan kaj kontraŭ-homarajn krimojn en la darfur-a regiono de Sudano, estos prijuĝataj de la Internacia Kriminala Kortumo. La sudana registaro proklamis "tute malakcepti" tiun ĉi rezolucion, opiniante, ke ĝi atencas la suverenecon de Sudano kaj plikomplikos la situacion en la darfur-a regiono.

Trie, la kunveno diskutos pri plibonigo de la sekureca situacio en la darfur-a regiono. La nuntempa sekureca situacio en Darfur-o ne estas tiom optimisma. Analizistoj antaŭvidis, ke ĉi-foja pinta kunveno urĝos la darfur-an kontraŭ-registaran armitan forton kaj la sudanan registaron, ke ili kune klopodu por garantii la glatan iradon de la humanismaj help-laboroj.

Kvankam invitite, la du kontraŭ-registaraj organizoj ankoraŭ decidis ne ĉeesti al ĉi-foja pinta kunveno, kaj tio kompreneble influos la efektivecon de la kunveno.