• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-17 17:25:06    
Rafsanjani partoprenis en prezidenta elektado de Irano

cri

Vespere de la 10-a de majo, irana eksprezidento Akbar Hashemi Rafsanjani oficiale deklaris, ke li partoprenos en la prezidenta elektado okazigota en la 17-a de junio, tio simbolas, ke oficiale komenciĝis la batalo de ĝenerala elektado de Irano.

Rafsanjani naskiĝis en 1934, li estis unu el pioniroj de islama revolucio de Irano en 1979 kaj dufoje servis kiel prezidento de 1989 ĝis 1997. En 1997 kiam li servis kiel prezidanto de la ŝtata supera politika arbitracia institucio, lia grava politika influo ankoraŭ ekzistis, li estis la dua plej grava gvidanto sub la plej alta gvidanto Khamenei. Cetere per longtempa administrado, ankaŭ la politika kaj ekonomia potenco de la familio de Rafsanjani estis tre nebagateligebla.

Rafsanjani estis tre prudenta en sia reapero. Ekde la fino de la pasinta jaro, li esprimis volon pri partopreno en la ĝenerala elektado per diversaj kanaloj kaj oficiale konfirmis partopreni en la ĝenerala elektado en la 26-a de aprilo.

Nuntempe la politika kontraŭstaro de Irano estas pli kaj pli komplika. Unue, Irano frontas al ekstera premo pli kaj pli granda. La starpunkto de Usono al Irano estas pli kaj pli necedema; en interno de Irano, senĉese okazis grandskalaj kontraŭusonaj popolaj movadoj. En tiuj movadoj, la reformista sekto estis kritikita pro proksimiĝo al Usono, tamen Usono kondamnis, ke la reformista sekto estas tre malforta, sub duobla premado de Usono kaj konservativuloj, la potenco de la reformista sekto estis serioze senfortigita. En la lastaj du jaroj, gvidanto de la reformista sekto prezidento Mohammad Khatami povis fari preskaŭ nenion. Samtempe en interno de konservativuloj aperis dispartiĝo. Iuj konservativuloj kun milda opinio konsciis danĝeron de ekstrema kontraŭusono kaj porpledas, ke kun premiso de protekto de la nuna registara sistemo de Irano, oni faru kontaktiĝon, eĉ taŭgan kunlaboron kun Usono kaj praktiku iugradan liberigan reformadon en Irano. Tiuj personoj estis nomataj kiel mezestarantoj, Rafsanjani ĝuste estas reprezentanto de ili.

La lasta datlimo de enskribiĝo de la ĝenerala elektado de Irano estas vespero de la 14-a de majo, tamen la kandidatoj de la reformista sekto kaj konservativuloj estis deciditaj.

Laŭ la leĝo de Irano, ĉiuj kandidatoj devas esti elektataj de la Kontrola Komitato de Konstitucio. La komitato ĝenerale konsistas el 12 altrangaj religiaj personoj kaj veteranaj juristoj, ili respondecas pri taksado de kandidatoj el politika influo, fideleco al islama revolucio kaj morala normo. La taksa rezulto de la komitato estas neŝanĝebla. Eĉ se li estos aprobata de la Kontrola Komitato de Konstitucio, estas ankoraŭ malfacile al Rafsanjani por venki en la unua elektado. Per sia potenco, Rafsanjani espereble eniros la duan elektadon kune kun kandidatoj de konservativuloj.