• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-18 14:16:21    
Irano kaj Irako komencis novan ĉapitron de dulandaj rilatoj

cri

En la 17-a de majo, Kamal Kharazi atingis Bagdadon kaj komencis sian viziton en Irako. Li estas la plej altaranga oficisto de Irano, kiu faras viziton al Irako post la renversiĝo de la reĝimo de Saddam. En la sama tago Kamal Kharazi faris interparolon kun iraka ministro pri eksteraj aferoj Hoshiar al-Zebari kaj la du flankoj unuanime konsentis forgesi la pasintecon kaj komenci la novan ĉapitron de la dulandaj rilatoj surbaze de reciproka respekto, reciproke utilaj kunlaboroj kaj neinterveno en alies internajn aferojn.

En la komuna raportista akcepto okazigita post la interparolo, Kamal Kharazi emfazis, ke la du landoj disvolvos plenajn kunlaborojn en sekureca, ekonomia kaj aliaj kampoj. Li samtempe promesis, ke Irano klopodos por malhelpi la penetriĝon de armitoj en Irakon tra la landlimo inter la du landoj. Hoshiar al-Zebari esprimis, ke Abu Musab al-Zarqawi, la tria gvidanto de "al-Qaeda", estas la komuna malamiko de Irako kaj Irano. La nova registaro de Irako kredas, ke Irano ne donos subtenon al "al-Qaeda" en la teritorio de Irako kaj ĝia gvidanto Abu Musab al-Zarqawi.

Dum sia restado en Irako, Kamal Kharazi ankaŭ intervidiĝos kun aliaj gvidantoj de la iraka nova registaro. Ili diskutos ĉefe pri regado super la landlima regiono inter la du landoj por malhelpi la penetriĝon de armitoj en Irakon, pri solvo de la diverĝoj kaŭzitaj de la milito inter Irano kaj Irako, pri permeso al irananoj fari pilgrimadon al la ŝijaisma tombejo en la teritorio de Irako.

Post la milito inter Irano kaj Irako en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, la du landoj ĉiam estis en la malamika stato kaj reciproke subtenis la kontraŭ-registaran armitan forton en respektiva teritorio. Post la finiĝo de la iraka milito en 2003, la iraka ŝijaisma sekto inklina al Irano iom post iom prenis la gvidan pozicion en la iraka politika vivo, kaj tio liveris bonŝancon por Irano kaj Irako plibonigi la rilatojn inter si. En la ĝenerala elektado okazinta en la fino de januaro de la kuranta jaro la ŝijaisma Unuiĝinta Iraka Alianco gajnis venkon kaj establis novan registaron en la fino de aprilo. Tiel revarmiĝas la rilatoj inter Irano kaj Irako. Ĉeestante al la 8-a konferenco de ministroj pri eksteraj aferoj de la periferiaj landoj de Irako okazinta en Istambulo en la fino de aprilo, Kamal Kharazi emfazis, ke Irano subtenas la novan registaron de Irako kaj liveros pli da helpo por la iraka rekonstruado de politiko, ekonomio kaj sekureco.

Nuntempe la plej granda problemo en la iraka politika kaj ekonomia rekonstruada procezo estas sekureco. De la fondiĝo de la iraka nova registaro, la irakaj armitoj faris serion da sangaj eksplodigaj atakoj, kiuj kaŭzis morton de ĉirkaŭ 500 homoj. La kriza situacio malhelpis la irakan politikan kaj ekonomian rekonstruadan procezon.

Analizistoj opinias, ke se ĉi-foja vizito de Kamal Kharazi vere realigos la kunlaboron inter la du landoj en la sekureca kaj ekonomia kampoj kaj helpos Irakon restarigi sekurecon kaj stabilecon, la rilatoj inter Irano kaj Irako kompreneble pliboniĝos.