• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-18 15:30:13    
Legendo pri origino de mantoo

cri
Mantoo estas la plej populara faruna manĝaĵo de ĉinoj kaj havas du specojn: unu el ili havas farĉon kaj la alia ne. La farĉita mantoo estas nomata ankaŭ baozi. Mantoo havas diversajn grandecojn kaj ankaŭ la farĉoj estas tre diversaj, faritaj el viando, legomo, azukio k.a. Mantoo estas farita el fermentinta pasto. Ĝi estas facile farebla, facile portebla kaj spongece malmola, kaj havas diversajn gustojn.

Mantoo originis antaŭ 1700 jaroj, kaj ĝia kreinto estis Zhuge Liang, tre fama politikisto, diplomato kaj strategiisto en la antikva Ĉinio. Li estas simbolo de saĝo. Kun plena amo al la popolo li diligente laboris dum la tuta vivo. Lia kreo de mantoo estas bona atesto pri lia amo al la popolo.

Aŭtune de la 225-a jaro, Zhuge Liang revenis post venko en milito. Kiam la armeo venis al Lushui-rivero, leviĝis ventego kaj la armeo ne povis transiri la riveron. Li tre maltrankviliĝis kaj konsultis lokanojn. Oni diris, ke li devas kulti la martirojn. Sed kio estis taŭga por oferi? Oni diris, ke estas necese mortigi 49 homojn por oferi iliajn kapojn al la martiroj. Zhuge Liang opiniis tion tro kruela kaj dronis en longa pensado por trovi decan solvon.

Fine li decidis anstataŭigi homajn kapojn per io alia. Li ordonis buĉi bovojn kaj ŝafojn, fari la viandojn farĉo kaj volvi ĝin en paston, kaj fari la farĉitajn pastajn bulojn en formo de homa kapo. Poste oni vaporumis tiujn farĉitajn pastaĵojn en vaporumilo. Zhuge Liang venis al la riverbordo, riverencis kaj ĵetis la farunaĵojn en la riveron. Ĉe tio tuj sereniĝis la ĉielo kaj kvietiĝis la rivero, kaj la armeo sekure transiris la riveron. Post tio mantoo ne nur servas kiel oferaĵo, sed ankaŭ fariĝis populara manghaĵo en Ĉinio