• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-18 15:45:35    
Ano de Korea Respubliko Lin Qian-Xiek, kiu disvolvas sian karieron en Weihai de Ĉinio

cri

La urbo Weihai estas ĉemara urbo en la provinco Shandong en la orienta parto de Ĉinio. Ĉi tiu urbo proksimas al Korea Respubliko. Necesas nur 2 horoj por de tie atingi la havenon Incheon per motorboato. De multaj jaroj, la urbo Weihai sin dediĉis al konstruado de eleganta vivkondiĉo, plibonigo de investa cirkonstanco, kaj allogis multajn anojn de Korea Respubliko disvolvi sian karieron tie. Sinjoro Lin Qian-Xiek estas unu el ili. Sinjoro Lin tre ŝatas Weihai, kie li laboras kiel instruisto, entreprenas tekvondejon, kaj venigis siajn edzinon kaj gefilojn al Weihai. En hodiaŭa programero, ni kune proksimiĝu al Lin Qian-Xiek, kaj aŭskultu rakonton pri lia vivo kaj laboro en Weihai.

Sinjoro Lin Qian-Xiek, iom pli ol 40-jaraĝa, estas tre afabla. Ĉiam kiam li renkontas gastojn, li profunde riverencas, kaj salutas en la korea lingvo tre sincere. Kiam Lin Qian-Xiek estis en Korea Respubliko, li estis profesoro de fakultato de la ĉina lingvo de iu universitato de Seulo. Li bone scias ĉinajn ideogramojn, kaj profunde esploris la ĉinan kulturon.

Sinjoro Lin diris, ke li decidis veni al Weihai dank' al fervora konigo de lia pliaĝa frato. Lia pliaĝa frato komercis en Weihai, kaj tre laŭdis la investan kaj vivan medion de Weihai. Pro propono de la pliaĝa frato, en somero de la pasinta jaro, li venis al Weihai de Ĉinio.

"Post kiam mi venis al Weihai en la pasinta jaro, mi sentis similecon kun Korea Respubliko, mi sentis, ke mi revenis hejmen. En Weihai, la aero estas bona, kaj la urbo estas pura. Ankaŭ la loĝantoj estas tre afablaj, mi vivas tre komforte ĉi tie."

Weihai estas urbo kun belega pejzaĝo, ĝi gajnis la Premion pri Loĝebleco de UN en la jaro 2003. Sinjoro Lin Qian-Xiek diris, ke en ĉi tiu bova medio, li vivas tre ĝoje kaj interesite. Kvankam Lin Qian-Xiek bone scias ĉinajn ideogramojn, sed li ne povoscias la ĉinan lingvon. Pro tio, li fojfoje faris sin ridinda. Sinjoro Lin elprenis du monbiletojn de 1 juano de renminbi, kaj diris, ke prononco de la vorto "unu" en la ĉina lingvo signifas "du" en la korea lingvo. Foje kiam li aĉetis aĵojn, oni postulis de li unu juanon, sed li donis du juanojn. Sed nescipovo de lingvo ne ĝenas al Lin Qian-Xiek labori kaj interkonatiĝi kun aliaj personoj. Li instruas la korean lingvon en Xinxing-a Fremdlingva Instituto de Weihai. Je la 9-a horo ĉiumatene, li akurate venas al la instituto por instrui la studentojn. La studentoj diris, ke aŭskulto al instruado de Lin Qian-Xiek estas ĝuado. Li uzas riĉan gestan lingvon por ekspliki vorton. Lia troigita movo, vigla mieno plenigas la klasĉambron de serena rido. La studentoj baldaŭ tuj intimiĝis kun li. Studentino nomata Chui Jing diris:

"En leciono, kiam ni renkontas nekomprenaĵon, li tre interese esprimas la signifon per gesta lingvo. Ni tiel tre gaje komprenas kaj akceptas. Kaj la etoso en la leciono estas tre vigla."

Krom instruado, Lin Qian-Xiek ankaŭ entreprenas Tekvondejon en Weihai. Li diris, ke laŭ altiĝo de vivnivelo, oni tre bezonas sportadon, kaj ankaŭ bezonas trejnadon al firma spirito. Kaj tekvondo estas tiu sporto, kiu trejnas bonan spiriton kaj kvaliton.

Lin Qian-Xiek diris, ke li funkciigas la tekvondejon kun alia espero, ke li kulturos mondan ĉampionon de tekvondo en la olimpikaj ludoj okazontaj en Pekino en 2008. Por realigi ĉi tiun volon, li dungis 5 fakulojn de tekvondo el Korea Respubliko por instrui tekvondan arton en Weihai. Krome, Lin Qin-Xiek ankaŭ establis tekvondejon en Yantai, Weifang kaj aliaj lokoj.

Fakte, por sinjoro Lin Qian-Xiek, li ankoraŭ havas pli longan karieran celon en Weihai.

"Mi planas establi pli multe da tekvondejoj en aliaj urboj de la provinco Shandong. Kaj por faciligi al ĉinoj lerni la korean lingvon, mi esploras unu lernilon. Ĉi tiu lernilo ege faciligos al ĉinoj lerni la korean, anglan kaj japanan lingvojn."