• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-18 19:25:56    
La eventa rezolucio en Montevideo (1)

cri
Karaj aŭskultantoj, la eventa rezolucio en Montevideo pasis jam pli ol 50 jarojn. Antaŭ nelonge ni ricevis la tri-semajnan informan gazeton pri la Esperanto-mondo: Heroldo de Esperanto. En la gazeto aperis artikoloj pri la evento. Hodiaŭ ni unue konigos al vi pri tiu ĉi temo laŭ la gazeto Heroldo de Esperanto.
La gazeto diras pri la foto akompananta la artikolon: La Palacio Legislativo de Montevideo (Urugvajo), kie okazis la 8-a Ĝenerala Konferenco de Unesko kaj estis aprobita la fama rezolucio. Ivo Lapenna estis la ĉefa proparolanto de nia lingvo. Detala priskribo de la okazaĵoj troviĝas en la revuo Esperanto (februaro 1955). La suba artikolo devenas el surbendigaĵo kun la voĉo de prof. Lapenna…
Konforme al la decido de la Ekzekutiva Komitato okaze de la 7-a sesio en Parizo, la peticio favora al Esperanto troviĝis en la tagordo en Montevideo.
Ĝi estis pritraktita la 4-an de decembro en la kunsido de la programkomisiono, unu el la du grandaj komisionoj en kiuj estas reprezentitaj ĉiuj ŝtatoj-membroj.
La prezidanto donis la parolon unue al la dana delegito, prof. Blinkenberg, kaj ne al mi kiel observanto de UEA, kiel li estus devinta tion fari, ĉar mi tuj estis levinta la manon kaj, cetere, anoncinta min plurajn tagojn antaŭe. Prof. Blinkenberg diris, ke li estas lingvisto kaj ke, en tiu kvalito, li asertas ke Esperanto tute ne estas internacia; ke ĝin inventis amatoro kaj ne lingvisto; ke Esperanto havas malriĉan vortaron kaj primitivan sintakson; ke en tiu lingvo eble oni povas esprimi la urugvajajn menuojn, sed ke ĝi ne povas servi por la literaturo, nek entute por kulturaj celoj. Sian intervenon li faris en tre neserioza tono, kun la celo provoki ridojn. Li spicis ĝin per kelkaj spritaĵoj, je kiuj povis reagi nur kompletaj ignorantoj, kies konoj pri la afero ne estis pli larĝaj nek pli profundaj ol tiuj de la oratoro.
En atmosfero de ridoj kaj neseriozeco mi ricevis la parolon, kaj la prezidanto disponigis al mi nur tri minutojn. En la lasta momento, pro la atako de prof. Blinkenberg necesis komplete ŝanĝi la projektitan paroladeton. Ĝia ĉefa celo fariĝis almenaŭ restarigi la atmosferon de digno. La teksto de tiu paroladeto troviĝas en la verko Elektitaj paroladoj – Intervenoj en Montevideo, sur paĝo 3.
La rezolucio proponita de Meksikio estis rifuzita per 23 voĉoj, tri favoraj kaj 19 sindetenoj. La mallonga interveno, publikigita en la sama verko Elektitaj paroladoj sub B, estis pripensita dum la nombrado de voĉoj. Unue la prezidanto ne volis permesi plian intervenon, sed poste li devis cedi. Ĝi enhavas la elementon kiu ebligis disvolvi grandegan aktivecon en la gazetaro, en la radio kaj en la konferencejo mem. La fina rezulto estis ke post nuraj ses tagoj, la 10-an de decembro, la plena ferma kunsido de la Ĝenerala Konferenco, per 30 voĉoj, 5 kontraŭ kaj 17 sindetenoj (la aliaj ne voĉdonis), akceptis la nunan jam faman rezolucion.
Neniam antaŭe okazis ke propono rifuzita en unu el la grandaj komisionoj estus revoĉdonita kaj akceptita, en esence identa formo, fare de la pleno, do de la samaj delegacioj. Kelkajn minutojn post tio la Ĝenerala Konferenco estis fermita.
La gazetaro, ne nur de Urugvajo, sed ĉie tra la mondo, abunde raportis pri tiu sukceso. La gazeto La Tribuna Popular, de Montevideo, informis pri ĝi sub la titolo: Triumfo de Esperanto.
Dum tiu kunsido de la 10-a de decembro, unue la prezidanto anoncis ke oni rekonsideros la proponon de Meksikio rilate Esperanton. Kiam li tion diris ekestis grandega bruo, ĉar neniam pli frue okazis, kiel mi diris, ke pleno rediskutu proponon kiun rifuzis la grandaj komisionoj.
Malgraŭ tiu maltrankvilo en la salono la delegito de Meksikio, fakte la ĉefo de la delegacio, ekparolis por proponi. Lian voĉon oni apenaŭ povis aŭdi en tiu bruego. La prezidanto plurfoje volis trankviligi la salonon, per sonoriloj, sed ne sukcesis. La delegito de Meksikio daŭrigis paroli. Mi sidis en la lasta vico kaj mi pensis: "Jen denove la afero malsukcesos, ĉar la delegito ne komprenas, ke li devus silenti kaj ne paroli antaŭ bruanta salono".
La prezidanto denove klopodis trankviligi la salonon per sonorigado; fine li sukcesis. La delegito de Meksikio povis interveni. Poste la prezidanto demandis, ĉu iu petas la parolon.
Anoncis sin la svisa delegito, kiu parolis france. Li estis la prezidanto de la programkomisiono, kiu antaŭ kelkaj tagoj rifuzis la proponon. La svisa delegito apogis la proponon de Meksikio.
Tiam anoncis sin la brita delegito, kiu unue parolis kontraŭ la propono, sed poste, sub difinita malgranda kondiĉo, tute sensignifa, deklaris ke li pretus apogi la proponon, se oni akceptus lian amendon.
Denove la prezidanto demandis, ĉu iu sin anoncas por la parolo, kaj ĉar neniu sin anoncis, li revoĉdonigis la rezolucion. Okazis, ke 30 voĉoj estis por, 5 kontraŭ kaj 17 sindetenoj. Tion li anoncis en la fino, kaj tiamaniere estis akceptita la rezolucio. La anoncon akompanis forta aplaŭdo de la delegitoj kaj ankaŭ de la galerioj, kiuj estis plenplenaj precize pro la fakto ke estis la lasta kunsido de la Ĝenerala Konferenco de Unesko.