• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-18 19:29:04    
La eventa rezolucio en Montevideo (2)

cri
Karaj aŭskultantoj, en la sama paĝo de la gazeto aperis "Privat komentis". La gazeto diras: En sia ĉiusemajna rubriko pri internacia politiko en la svisa socialista ĵurnalo "La Sentinelle", Edmond Privat uzis ĉiun eblon paroli favore al Esperanto sen devojiĝo el sia tasko kaj el la rekonata bildo de senpartia observanto. Jen kiel li sukcesis plekti sian kontenton pro la Montevidea sukceso al la linio de sia gazeto. La artikolo aperis la 16-an de marto 1955.
La junularo kaj Unesko
…Nuntempe, la sportaj renkontiĝoj kaj la vojaĝoj eksterlanden plimultiĝas kaj unu el la grandaj obstakloj al rekta interkompreniĝo estas la lingvobaro. Pro tio, Carmille Brandt kaj Henri Perret (respondeculoj de La Sentinelle) esperas ke Unesko, kiu organizas vojaĝojn de sindikataj teamoj, kuraĝigos la studon kaj disvastigon de Esperanto kiel helplingvo facile lernebla kaj uzebla.
La svisa delegacio estis proponinta ke Unesko faru enketon pri la rezultoj konstateblaj en tiu ĉi kampo kaj la Pariza konferenco decidis ĝian efektivigon en 1952. La Sentinelle kaj Le Peuple parolis antaŭ du tagoj pri la sekvo de ĉi tiu enketo kaj pri la senbrida kontraŭstaro de iuj intelektuloj, kiuj volus konservi por la angla, la franca aŭ la rusa specon de monopolo, senkonsidere pri la fakto ke la laborista junularo havas nek la tempon nek la monon por studi plurajn malfacilajn lingvojn.
Aliflanke, la 22 respublikoj de Latinameriko protestas kontraŭ tiu monopolo kaj ne plu akceptas ke kelkaj svisaj entreprenoj korespondas kun ili angle aŭ germane. Ili postulas la uzon de la hispana. Ĉar Brazilo parolas portugale, la Babel-turo grandiĝas. Oni rimarkis, okaze de la ĝenerala konferenco de Unesko en Montevideo, ĉivintre, ke la delegacioj de Meksikio kaj Urugvajo insistis por ke oni donu praktikan sekvon al la enketo pri Esperanto, ĉar temas pri lingvo neŭtrala, kiu havis la tempon disvolviĝi kaj ĉiucele nuanciĝi ekde kiam ĝi estas normale uzata en multaj kongresoj. Ekzemple, ĝi estas la sola lingvo de la internacia kongreso de la fervojistoj kiu okazos en Zuriko venontmaje.
Ne estante esperantistoj, la direktoro de Unesko, usonano, kaj la estro de la svisa delegacio, ambaŭ bibliotekistoj, juĝis la lingvistikan diskuton sine de la programkomisiono ne sufiĉe serioza. Tial, kiam la meksikia delegacio reproponis la temon, dum la plensesio, la svisa delegito subtenis la objektivan rezolucion kiun ĝi prezentis kaj kiu estis aprobita per larĝa plimulto.
Tiu rezolucio estas tre interesa ĉar ĝi enkondukas ideon, pri kiu la plejparto de la homoj ne pensis antaŭe. Ĝi konstatas, surbaze de la faktoj, ke la rezultoj atingitaj per la uzo de Esperanto respondas je la celoj kaj idealo de Unesko, nome ke tiu lingvo ne nur faciligas la rektan interkomprenon, sed disradias iun spiriton, senton de homa unueco, iom kiel niaj gepatraj lingvoj disradiis sur siajn teritoriojn la nacian patriotismon.
La du sentoj ne sin kontraŭdiras, eĉ male, ĉar oni povas esti bona anglo, bona ĉino, bona italo kaj samtempe mondcivitano, al kio Einstein nin invitas.
Kiam la urbestraro de Milano instruigis Esperanton en la bazlernejoj, antaŭ la faŝisma epoko, mi faris viziton en plurajn klasojn kun la socialdemokrata urbestro Filippetti. Je po unu horo semajne, la lernejanoj sukcesis flue paroli, ĉar la gramatiko estas tre simpla; sed estis io plia por rimarki. Ili korespondis kun infanoj de aliaj landoj, interŝanĝis poŝtmarkojn kaj bildojn kaj, fine de la lecionoj, ili kantis unu storfon de sia nacia himno kaj unu strofon de la Esperanta himno por la frateco de la popoloj. Estis eminenta edukado por la futuraj generacioj.