• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-19 09:35:00    
Lu Ximing: Fenestra Sorĉo

CRI
En la vivo oni povas esti sorĉita de multaj aferoj. Mia sorĉiteco venis de fenestro. Jen fenestra sorĉo! Elkreskinte mi faris grandiozan aferon – mi fosis fenestron en ĉambro de malnova domo, heredita de multaj generacioj. Fakte tiu antikva domo estas ne malbona. Ĝi apartenas al speco de loĝejoj en la delto de la Perla Rivero, kun 3 vicoj da ĉambroj kaj 2 koridoroj. Ĝin gardas arkaĵo sur kiu vidiĝas antikva pentraĵo. Ĝia korto tre vastas, kun hirundaj nestoj sub la aleroj. Printempe tiaj birdoj beke alportas koton por konstrui novan neston; en somero ili nutras siajn idojn per vermetoj. Kiom kantece kaj poezie, kiam ili interparolas en la hirunda lingvo! Kaj kiaj figuroj, povantaj fulme tranĉi la firmamenton kaj vente ŝiri la aeron! Ili densigas la vivetoson de la maljuna domo.
La plej granda bedaǔrindeco de la domo estas, ke ĝi ne havas fenestron, kio certe sentigas sufokecon kaj malserenecon. Mia avo diris, ke la senfenestreco venis el timo al surpriza atako de banditoj.
Mi atingis la adoltecon en la 60-aj jaroj (de la 20-a jarcento). Tial tia timo jam forsvenis por ĉiam. Kaj mi pensis rompi la tradicion. Nu, dirite, farite! Mi alportis pioĉon. Post nelonge freŝa venteto ektiklis al mi la vizaĝon, enpenetrante tra truego kiu, post mia aranĝo, fariĝis fenestro en vera senco. Ekregis ekstazo.
Poste mi pendigis ĉe la fenestro poton de floroj. Baldaǔ medito min forkondukis en filozofian mondon pri la vivo, vivo en urbeto, vivo en lontano...
Diplomite el universitato, mi ricevis okupon en institucio. Komence mi noktadis kun iu, same novica, en gasteja ĉambro, senfenestra kaj areanta nur 8 kvadratajn metrojn. Min ĉagrenadis ne la area malgrandeco, sed la senfenestreco. Mi deziregis fenestron!
Post 2 jaroj la institucio distribuis al mi apartamenton en eleganta flava domo, konsistantan el 2 ĉambroj kaj 1 salono. Sed pleje plaĉis al mi granda fenestro en la suda muro. Ha, bonege! Kaj plej delicige estis en la luna nokto. Bele, ege bele! Lunaj briloj kaj bambua ombro konkure sin ŝovis tra la fenestrego kaj petolis sur la blanka muro, kio ŝajnis leĝera muzikaĵo kortikla, kartona filmo elaniga aǔ poemo en prozo akompanata per etereca melodio.
Same post 2 jaroj, dank' al apero de granda ekonomia efiko, la institucio konstruigis domegon. Mi mem elektis la plej supran etaĝon por tio, ke nenio ĝenu vidon ĉe la fenestro.
Starante ĉe la alta fenestro, mi fiksas rigardon al la horizonto, kies pejzaĝo min karesas kiel en dolĉa sonĝo. Subite alŝvebas sonorilaj sonoj el fora preĝejo, sekve ĥora kanto... Dimanĉo miela.