• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-19 14:44:47    
Wu Bangguo vizitis Singapuron, celante plifortigi kunlaboron kaj akceli amikecon

cri

De la 17-a ĝis la 19-a de majo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio Wu Bangguo invitite faris oficialan kaj amikan viziton al Singapuro. Ĉi-foja vizito de Wu Bangguo akcelis la amikecon inter Ĉinio kaj Singapuro kaj akiris abundajn fruktojn.

Singapuro estas influhava lando de la Asocio de Sudorientaziaj Landoj. Ĉinio kaj Singapuro establis diplomatiajn rilatojn inter si nur antaŭ 15 jaroj, tamen la dulandaj rilatoj disvolviĝas tre rapide. Nun Ĉinio jam estas la 4-a granda komerca partnero de Singapuro, kaj Singapuro estas la 7-a granda komerca partnero kaj 8-a granda fontolando de eksteraj kapitaloj de Ĉinio. Ĉi-foja vizito al Singapuro fare de prezidanto Wu Bangguo ja celas pluapaŝe fortigi la tradiciajn amikajn reciproke utilajn kunlaborojn inter la du landoj kaj antaŭenpuŝi la pli grandan disvolviĝadon de la dulandaj rilatoj.

Dum sia vizito en Singapuro, prezidanto Wu Bangguo intervidiĝis kun singapuraj prezidento S. R. Nathan, ĉefministro Lee Hsien Loong, parlamenta prezidanto Abdullah Tarmugi, kabineta konsilanto Lee Kuan Yew kaj aliaj gvidantoj. La du flankoj atingis multajn komunajn konojn pri la dulandaj rilatoj kaj aliaj komune zorgataj problemoj. Wu Bangguo emfazis, ke la politike reciproka konfido kaj reciproke utilaj kunlaboroj estas la bazo kaj movforto de la disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Singapuro. Por antaŭenpuŝi la disvolvon de la dulandaj rilatoj, li elmetis, ke la du landoj povas malgrandigi diverĝojn inter si pere de plifortigo de kontaktado kaj interfluado kaj atingi pli da komunaj konoj, kaj la tria industrio povas esti la nova kreskiga punkto de la ekonomia kaj komerca kunlaborado inter Ĉinio kaj Singapuro. Wu Bangguo ankaŭ faris parolon en la inaŭguro de la forumo pri ekonomia kaj komerca kunlaboroj inter Ĉinio kaj Singapuro. Li elmetis la novan celon, ke en la jaro 2010 la totala duflanka komerca sumo superu 50 miliardojn da usonaj dolaroj; li faris ankaŭ konkretajn proponojn de la ĉina flanko por realigi la celon. Krome, prezidanto Wu Bangguo ĉeestis al la subskriba ceremonio de pluraj kunlaboraj dokumentoj.

Samtempe kun partopreno en la altatavolaj interparoloj kaj en antaŭenpuŝo de la dulandaj kunlaboroj, kiel prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, la plej alta regpotenca institucio en Ĉinio, Wu Bangguo ankaŭ konigis pri la atingoj gajnitaj de Ĉinio en la konstruado de la demokratia leĝa sistemo.

Ĉi-foja vizito al Singapuro fare de prezidanto Wu Bangguo akiris abundajn fruktojn kaj praktike antaŭenpuŝos la pluapaŝan disvolviĝon de la reciproke utilaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Singapuro, akcelis la reciprokan konfidon, plimultigis komunajn konojn, tenis la tendencon de altatavola interfluado inter Ĉinio kaj Singapuro kaj akcelis la interfluadon kaj kunlaboradon inter la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj la singapura parlamento. La startigo de la ekonomia kaj komerca kunlabora forumo inter Ĉinio kaj Singapuro altigos la dulandajn ekonomiajn kaj komercajn rilatojn al nova nivelo.

Ĉi-foja vizito de prezidanto Wu Bangguo ne nur estis alte atentata de singapuraj gvidantoj, sed ankaŭ ricevis sinceran kaj entuziasman bonvenigon de la singapura popolo.