• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-19 16:14:00    
Sukcesa vizito por profundigi amikecon kaj akceli kunlaborojn

cri

La 18-an de majo, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco Jia Qinglin finis sian 4-tagan viziton al Kolombio, flugis al Urugvajo per speciala aviadilo kaj daŭrigis sian latin-amerikan vojaĝon. Dum sia vizitado en Kolombio, Jia Qinglin vaste kontaktiĝis kun gvidantoj de la kolombiaj registaro kaj Kongreso kaj interŝanĝis kun ili opiniojn pri la profunda disvolviĝado de la dulandaj rilatoj kaj aliaj problemoj. La du flankoj atingis multajn komunajn konojn. La vizito akiris plenan sukceson.

Kolombio estas unu el la gravaj landoj en la latin-amerika regiono. Ĝi havas relative altan nivelon de la ekonomia disvolviĝo kaj abundajn riĉfontojn. De la establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kolombio en 1980, la du landoj pli kaj pli vastigas la reciproke utilajn kunlaborojn en politika, ekonomia, kultura, sciencteknika kaj aliaj kampoj kaj senĉese profundigas la reciprokajn komprenadon kaj amikecon. Tio metis novan bazon por la pluapaŝa disvolviĝo de la dulandaj rilatoj. Ĉi-foja vizito de prezidanto Jia Qinglin celas antaŭenpuŝi plenumadon de la gravaj komunaj konoj atingitaj de la dulandaj gvidantoj kaj levi la dulandajn rilatojn al la nova disvolva nivelo.

La 16-an de majo, kolombia prezidento Alvaro Uribe intervidiĝis kun Jia Qinglin. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri pluapaŝa profundigo de la amikaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kolombio kaj plifortigo de la duflankaj kunlaboroj en ĉiuj kampoj. Alvaro Uribe diris, ke Kolombio volonte prenos konkretajn rimedojn por akceli la duflankajn kunlaborojn en ekonomio, komerco kaj aliaj kampoj. Kolombio bonvenigas, ke ĉinaj entreprenoj faru investadon en Kolombio. Jia Qinglin esprimis, ke Ĉinio alte atentas la rilatojn inter Ĉinio kaj Kolombio kaj volonte klopodos kune kun Kolombio por disvolvi plurkampajn, plurformajn, reciproke utilajn kunlaborojn kaj antaŭenpuŝi tion, ke Ĉinio kaj Kolombio realigu reciproke utilan gajnon kaj komunan disvolviĝon.

Krom kontaktiĝo kun la kolombia registaro, en la 16-a kaj 17-a de majo Jia Qinglin respektive interparolis kaj intervidiĝis kun prezidanto de la Kongreso kaj prezidanto de Senato Luis Gomez kaj prezidanto de la Domo de Reprezentantoj Zulema Jattin Corrales. La du gvidantoj de la kolombia Kongreso ambaŭ esprimis sian volontecon por teni plurtavolan kontaktadon kun la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, plifortigi interfluadon kaj kunlaboradon kaj antaŭenpuŝi la pli profundan komprenadon de la dulandaj popoloj kaj pluapaŝan disvolviĝadon de la dulandaj rilatoj. Jia Qinglin esprimis, ke la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco alte taksas la amikajn rilatojn kun la kolombia Kongreso kaj volonte daŭre plifortigos sian interfluadon kun la kolombia Kongreso.

En la 17-a de majo, invitite de la kolombia flanko, Jia Qinglin faris prelegon en la plena kunveno de la kolombia Senato pri pluapaŝa antaŭenpuŝo de la amikaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Kolombio. Li precipe eksplikis la bazajn starpunktojn de Ĉinio pri vastigo kaj profundigo de interfluoj kaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj latin-amerikaj landoj en ĉiuj kampoj.

La publiko ĝenerale opinias, ke ĉi-foja vizito de Jia Qinglin al Kolombio atingis la celojn por plifortigi interfluadon, akceli komprenadon, profundigi amikecon kaj antaŭenpuŝi kunlaborojn. Ĝi estas tute sukcesa vizito.