• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-19 16:28:38    
Pri pentristo Zhou Zhilin

cri

S-ro Zhou Zhilin, unuaklasa ĉinstila pentristo, estas lerta en pentrado de floroj kaj birdoj. La stilo de liaj pentraĵoj ne estas fajne skiza, sed simpla en aranĝo de linioj. Strekado de kelkaj linioj jam konturas florojn kaj birdojn kaj plene esprimas lian humoron. Tia stilo en ĉinstila pentrado estas nomata "granda skizo", kaj la verkoj de Zhou Zhilin nomataj "grandaj floroj kaj birdoj".

Rigardante verkojn de Zhou, oni povas percepti belecon de ritmo. En lia pentraĵo "Printempo" oni vidas balanciĝantajn salikajn vergojn kaj sentas fortan movecon. Inter la branĉoj kvivite flugantaj hirundoj similas al serio da saltantaj muziknotoj, kiuj sonigas gajan printempan melodion. Kaj en la pentraĵo oni sentas ankaŭ serenan humoron.

Esprimi la vivo-konscion de homoj pere de pentrado de floroj kaj birdoj estas arta karakterizaĵo de Zhou Zhilin. Umefloroj en prujno en lia pentraĵo ne havas brilan koloron, sed elspiras neflekseblecon. La naĝantaj fiŝoj kaj mergiĝintaj anasoj, simple konturitaj, ne estas tre similaj al la veraj, ĉar li akcentas la disvolviĝon de la vivo. Do ĉio alia en la fono ŝajnas superflua, kaj en la pentraĵo restas granda blanka spaco. Li saĝe donis koloron al la papero kaj vidigis travideblajn sulkojn sur la akvo, por plifortigi ties fluecon kaj klarecon. En siaj pentraĵoj li esprimas la homan aspiron al la pura kaj kvieta vivo pere de la belaj formoj de la vivaĵoj kaj ankaŭ la homan deziron pri la trankvilaj kaj liberaj cirkonstancoj de la ekzisto.

En sia knabeco Zhou Zhilin ofte amuziĝis ĉe la lotusa lageto en sia hejmvilaĝo kaj prenis fiŝojn kaj stilzobirdojn kiel amikojn. Tial dum multaj jaroj tiuj stilzobirdoj inspiris lin por pentrado. Kiel animitaj, la birdoj aŭ ĝuas susuradon de pluvogutoj sur lotusfolioj aŭ spektas aŭtunan pejzaĝon starante sur arbobranĉo aŭ amindumas ĉe la bordo aŭ distriĝas en fragmitejo... La plej interesaj estas grasaj anseroj, facile alireblaj kaj iom komike aspektantaj, sed fakte nur kaŝantaj la saĝecon per ŝajnigita stulteco. Jen la animitaj "grandaj floroj kaj birdoj", venintaj el la percepto de la pentristo, kion li nomas "mia naturo". Ĝi malkovris la sekreton de la "granda skizo": La objektoj en la pentraĵoj jam ne estas la originaloj en la naturo nek la nudaj ideoj kaj abstrakta sento, sed objektoj animitaj per la percepto de la pentristo.

Zhou Zhilin pentras ankaŭ pejzaĝojn kaj homojn, sed akcentas animadon pli ol aspekton. Bambua barilo kaj pajltegmenta dometo en liaj pentraĵoj estas klinaj, la strekita linio de luno ne estas ronda, sed zigzaga, supozeble kaŭzita de kovrado de nubo aŭ nebulo. Homoj en liaj pentraĵoj estas misproporciaj, ne zorgantaj pri la aspekto. Ili aŭ ne portas ŝuojn aŭ havas malordajn harojn aŭ estas nudaj je la brusto kaj umbiliko; ili havas aŭ elstarantan barbon aŭ densajn vanĝarojn aŭ barbon senorde falantan antaŭ la brusto. En liaj pentraĵoj ili aŭ fiŝhokas en ombro de saliko aŭ amuziĝas en pluvo kun lotusfolio kiel ombrelo aŭ versas rajdante sur azeno aŭ kriadas, rigardante al la ĉielo kun ruĝaj falfolioj kirlitaj de okcidenta vento¡ Tiuj geniaj, sed mizeraj kleruloj en la antikveco malestimis altrangajn potenctenantojn kaj agis laŭ sia propra juĝo, kaj ili estas respektataj de la pentristo. Per senkatena liniado kaj admirinda kaj surpriza plastiko li penetre bildigis la senĝenajn klerulojn. Pro la vera sento li troige transformis ilin, preferante simplecon al delikateco kaj malbelecon al kaĵolo. Jen tiuj aspekte ordinaraj homoj kun nobla virto montras supernaturan belecon.

Menciinde estas, ke ĉe la komenco la "granda skizo" ne celas puran estetikon, sed esperas, ke la homoj konscios en arto la homan filozofion pli belan ol formala beleco. Tial la "granda skizo" estas arto alvokanta al la naturo, kaj ĝi estas ankaŭ lingvo; ĉio en la universo povas esti laŭplaĉe utiligata de pentristoj por eufemisme kaj amplekse esprimi ilian internan mondon. Tial okcidentaj artistoj opinias, ke la "granda skizo" de Ĉinio estas arto de vivo, arto plej valora kaj plej longdaŭra pro tio, ke ĝi povas plej komplete esprimi ĉiajn dezirojn, ĝojon kaj ĉagrenon de la homoj.

Por posedi la arton de la "granda skizo", oni devas havi firman bazon de la memkulturo de la klereco kaj virto. Fama ĉinstila pentristo Qi Baishi (1860-1957) diris: "La plej granda bedaŭro en mia vivo estas, ke mi ne posedas la arton enkorpigi caoŝu en miaj pentraĵoj." Caoshu estas unu el la formoj de la ĉina kaligrafio, kaj ĝia karakterizaĵo estas rapideco en skribado kaj kontinueco de la strekoj de la ideogramoj. Kaj la pentraĵoj de Zhou Zhilin havas la guston de caoshu. Li naskiĝis en familio de alte klerigitaj altranguloj. Post deoficiĝo lia avo, kiu ne estis kapabla en terkulturado, ĉiam kaligrafis kaj fariĝis fama kaligrafo en la loko. Zhou Zhilin deinfanece kutimiĝis al kaligrafado kaj multe progresis en tio. Kaj li tre ŝatis preni branĉeton kiel penikon por pentri sur sablejo lotusflorojn, birdojn k.a., kaj tio daŭris de la aĝo de 4 jaroj ĝis la puberiĝo. En l959, kiam lia patrino pretis transloĝiĝi en Pekinon, li iris en la familian templeton por adiaŭi la prapatrojn. Li prenis tie penikon postlasitan de la avo kaj forveturis kune kun la patrino. De tiam la peniko akompanis lin en multaj malfacilaj jaroj ĝis la maturiĝo de lia pentrarto, kaj li akcentis la arton mem, sed neniam penis plaĉi al la triviala gusto de la socio.