• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-19 16:46:51    
Atendu daŭrigon de ĉina rakonto

cri
La 18-an de majo fermiĝis la Tutmonda Forumo de 'Fortuno'. La 'ĉina ŝanĝiĝo' estas la ĉefa linio pridiskutita de la forumo.

De la 16-a ĝis la 18-a de majo, personoj de la monda ekonomia rondo kolektiĝis en Pekino kaj diskutis pri varmaj problemoj kaj fenomenoj de la mondo, precipe en la ekonomia rondo. En la diskuto Ĉinio ĉiam estas la fokuso: komerco inter Ĉinio kaj Usono, komparo inter Ĉinio kaj Hindio, Ĉinio kaj Azio, eĉ perspektivo de la ĉina akcia merkato, ĉina reformado de bankoj, korporacia administrado kaj naskolimigo. Kvankam la temo havas la vorton "Mondo' tamen la enhavo ankoraŭ rilatas al Ĉinio.

En la fermiĝo estro de la novaĵ-oficejo sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro sinjoro Zhao Qizheng diris, ke la temo kaj profundeco de la tutmonda forumo de 'Fortuno', okazinta en ĉinaj Ŝanhajo, Hongkong kaj Pekino, estas sampaŝaj kun la ĉina disvolvo. En Ŝanhajo, oni diskutis nur pri Ĉinio, en Hongkong pri Azio, sed en Pekino, oni kunigis Ĉinion kaj Azion. Zhao Qizheng diris, ke tio intime rilatas al la ĉina ŝtata forto kaj ekonomia disvolvo.

Diskutante pri la ĉina kapitala merkato kun estro de la Popola Banko de Ĉinio Zhou Xiaochuan, ĝenerala direktoro de Internacia Korporacio Merrill Lynch sinjoro Kevan Watts foje kaj refoje elmetis, ke Ĉinio devas pliigi investan sumon de laŭnormaj eksterteritoriaj establaĵoj, kvankam la ĉina akcia merkato troviĝas en la nova malalteco, tamen li ankoraŭ estas tiel firma. Li diris: "Ni investas la estontecon."

"Ĉinio marŝas laŭ ĝusta direkto', multaj fremdlandaj ĉeestantoj diris tion en diskuto, iam tio montras la tutlandan reformadon, iam politikan ŝanĝiĝon de iuj ekonomiaj profesioj, ekzemple la reformado de la ĉina akcia merkato, protektado de intelekta proprieto kaj aliaj.

En la 3 tagoj raportistoj sentis, ke la atento de ĉeestantoj al Ĉinio estas sincera. En financaj simpozioj, usona trudis premforton al Ĉinio pri revaluto de renminbi, tio estis unuanime kritikita, en kunveno pri protektado de intelekta proprieto, la ĉina klopodado estis ĝenerale konfirmata.

Antaŭ inaŭguro de la forumo, prezidanto de la tutmonda forumo de 'Fortuno' diris intervjuate, ke la ĉina senĉesa disvolvo interesas homojn, tio estas la plej grava kialo, ke ni revenis al Ĉinio.

Ni konvinkiĝas, ke la senĉese disvolviĝanta rakonto ankoraŭ daŭros.